Norvega lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ortografiaj eraroj
Linio 37:
Norvegoj estas edukataj en ambaŭ oficialaj varioj de la norvega. Enketo de la jaro 2005 indikas, ke 86.3% uzas precipe Bokmål kiel ĉiutagan skriban lingvon, 5.5% uzas ambaŭ lingvojn kaj 7.5% precipe uzas Nynorsk. Do, 13% skribas Nynorsk ofte, kvankam la plimulto parolas dialektojn, kiuj similas al Nynorsk pli ol al Bokmål. Njunoŝka skribo estas vaste uzata en okcidenta Norvegio, krom ĉefaj urbaj areoj, kaj ankaŭ en altaj partoj de la montaj valoj en sudaj kaj orientaj partoj de Norvegio. Ekzemploj estas [[Setesdal]], la okcidenta parto de graflando (fylke) [[Telemark]] kaj kelkaj municipoj en [[Hallingdal]], [[Valdres]] kaj valo [[Gudbrand]]. Ĝi estas malvaste uzata aliloke, sed antaŭ 30-40 jaroj ĝi ankaŭ havis bastionojn en multaj kamparoj de [[Trøndelag]] (meza Norvegio) kaj en la suda parto de norda Norvegio (graflando [[Nordland]]). Nuntempe Nynorsk estas oficiala lingvo kaj en 4 el 19 norvegiaj graflandoj (fylker), kaj en multaj municipoj de aliaj 5 graflandoj. La [[Brodkasta Korporacio de Norvegio]] (NRK) brodkastas kaj en Bokmål kaj en Nynorsk, kaj ambaŭ skribaj lingvoj estas subtenendaj por ĉiuj registaraj agentejoj. Bokmål estas uzata en 92% de ĉiuj skribaj publikaĵoj, Nynorsk en 8% (2000).
 
La norvega estas unu el la laborlingvoj de la [[Norda Konsilio]]. Laŭ la [[Norda Lingva Konvencio]] civitanoj de la Nordaj statojŝtatoj, kiuj posedas la norvegan lingvon, povas uzi ĝin por interakti kun oficejoj en aliaj Nordaj statojŝtatoj sen krompagoj por interpretado.