SETI@home: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
La radioteleskopo de la [[Arecibo-observatorio]], kiu servas por astronomiaj observoj, estas ekipita per aldona radio-ricevilo kaj registras radiosignalojn, dum la teleskopo faras aliajn sciencajn observojn. SETI@home do ricevas grandan kvanton da datoj, sen okupi mem tempon de la [[teleskopo]]. Por analizi la amason da datoj estas uzata nur malmulte da propra hardvaro. La komputila laboro estas distribuita al la multaj privataj komputiloj de la SETI@home-membroj.
 
Per la granda sukceso de SETI@Home la sistemo de [[distribuita kalkulado]] per ''normalaj'' privataj komputiloj pruvis sian utiligeblon. Entute laboris 5,4 milionoj da komputiloj, ekde 1999 tiuj liveris ĉirkaŭ 2,3 milionojn da kalkuljaroj. La tuta kalkul-povumo estas nun (decembro 2009) ĉirkaŭ 700 teraflopoj. De la tuta komputilaro estas samtempe aktivaj nur 250.000 kaj resendis rezultojn al la centraj serviloj. Ĝis nun ne estis liverita pruvo por [[ekstertera inteligento]].
 
SETI@Home fariĝis modelo por pliaj projektoj el medicinaj kaj sciencaj kampoj, kiel ekzemple ''[[Folding@Home]]'' aŭ la ''[[Cancer Research Project]]'', kancero-esplor-projekto.