Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
e
du korektoj
Nomata ankaŭ per [[antonomazio]]j, kiel "la Boto" pro ĝia formo simila al [[Itala duoninsulo|boto]] kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro ĝia [[klimato]] kaj pro ĝia naturaj kaj artaj belaĵoj,<ref>"''Del bel paese là dove 'l sì sona''", [[Dante Alighieri|Dante]], Inferno, kanto XXXIII, verso 80; "''il bel paese | Ch'Appennin parte e 'l mar circonda e l'Alpe''" [[Francesco Petrarca|Petrarca]], Canzoniere, p. CXLVI.</ref> geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limita de [[Alpoj]] kaj de konvencia linio kiu kunligas [[La Spezia]] kun [[Rimini]], unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plejgrandajn [[insulo]]jn de la [[Mediteraneo]], [[Sardinio]] kaj [[Sicilio]], kie en la insulo de [[Pantelleria]] estas la malplej longa distanco de [[Afriko]], je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.fondazionemichelagnoli.it/costa/mastronuzzi/Mastronuzzi_IT.htm|titolo=Lo spazio costiero italiano|alirdato=16|alirmonatotago=2|alirjaro=2010}}</ref>.
 
Ĝi najbaras [[okcidento|okcidente]] al [[Francio]], [[nordo|norde]] al [[Svisio]] kaj al [[Aŭstrio]] kaj [[oriento|oriente]] al [[Slovenio]]. La [[ŝtateto]]j [[San Marino]] kaj [[Vatikanurbo]] estas [[enklavo]]j en Itala teritorio, dume la [[komunumo]]j de [[Campione d'Italia]] estas [[eksklavo]] en [[Itala lingvo|italeparolanta]] zono de [[Kantono Tiĉino]] en [[Svisio]].
 
Italio estas [[parlamenta respubliko]]; la nuna [[Prezidento de la Itala Respubliko|Prezidento de la Respubliko]] estas [[Sergio Mattarella]] kaj la [[Ĉefministro de la Itala Respubliko|ĉefministro de la Respubliko]] estas [[Matteo Renzi]]. La [[oficiala lingvo]] estas la [[itala lingvo|itala]]. La [[Konstitucio de Itala Respubliko|Konstitucio]] konsideras ankaŭ la [[dulingvismo]]n kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn [[minoritata lingvo|minoritatajn lingvojn]] en la nacia teritorio.
 
=== Ekde Romia imperio ===
Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam de [[antikvo]] grava [[eŭropo|eŭropa]] [[kulturo|kulturcentro]] kaj estis la centro de la [[Romia imperio]]. Dum la epoko de [[Cezaro]] ĝi etendiĝis ĝis [[Rubikono]] ĉe [[Rimini]], sub la imperiestro [[Aŭgusto Cezaro]] ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la [[Alpoj]] kaj [[Istrio]].
 
Post la invado de la [[gotoj]] ([[410]]) kaj ĉefe de la [[langobardoj]] ([[568]]) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la [[8-a jarcento|8-a]] kaj [[9-a jarcento]]j, ĉefe sub Pipino kaj [[Karolo la Granda]] regis la [[frankoj]], sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. Ekde [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 1-a]] Italio estis parto de la [[Sankta Romia Imperio]], la sudo restis longe [[bizanca imperio|bizanca]]. Ekde [[827]] la [[araboj]] konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio.