Romo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektis ligilon
Linio 175:
=== Imperio ===
[[Dosiero:RomaBasilicaMassenzioDaPalatino.JPG|eta|Baziliko Maxentius]]
En la [[1-a jarcento a.K.]] Romo estis jam urbo kun miliono da loĝantoj kaj samtempe la geografia kaj la politika centro de la [[Romia Imperio]]. Ĝi havis funkciantan freŝakvan kaj akvoforportan sistemon, stratoreton kaj funkciantajn popolprotektajn grupojn (''Vigiles''), kiu similis al fajrobrigadistoj kun policaj rajtoj. Malgraŭ tio la konstruado de Romo, kiun antaŭenigis ĉefe la posteulo de Cezaro, [[Aŭgusto Cezaro]], estis portempe bremsita de la [[granda incendio de Romo]] sub [[Nero]] en la jaro [[64]].
 
Sub la rego de la [[flavioj|flavia dinastio]] ([[69]]–[[96]]) komenciĝis vastaj konstrulaboroj. Iuj el tiuj konstruaĵoj, kiel la [[Koloseo]] kaj parto de la [[Imperiestraj Forumoj (Romo)|Imperiestraj Forumoj]] estas nuntempe inter la plej famaj monumentoj de Romo. Tiun epokon oni konsideras ofte kiel la kulminon de la romia imperio. Grandaj [[termoj]] kiel tiuj de [[Karakalo]] kaj [[Diokleciano]], kiuj entenis eĉ [[biblioteko]]jn, iĝis ĉiutaga parto de la roma vivo. La imperiestroj konstruis pli kaj pli grandajn konstruaĵojn kiel la baziliko de Maksentio.