Triopa nervo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova ĝermo surbaze de enwiki
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:50, 12 jun. 2016

La triopa nervo (la kvina krania nervo, aŭ la triĝemela) estas nervo respondeca pri sentado en la vizaĝo kaj motoraj funkcioj kiel mordado kaj maĉado. La plej granda el la kraniaj nervoj, ĝia nomo deriviĝas de la fakto ke ĉiu triopa nervo (po unu ĉe ĉiu flanko de la cerba ponto) havas tri gravajn branĉojn: la oftalma nervo (V1), la makzela nervo (V2), kaj la mandibla nervo (V3). La oftalma kaj makzela nervoj estas pure sensaj sed la mandibla nervo havas sensajn (aŭ "haŭtajn") kaj motorajn funkciojn.

La triopa nervo kaj ligitaj aĵoj en la kapo

Sensaj informoj de la vizaĝo kaj korpo moviĝas per paralelaj vojoj en la centra nerva sistemo. La motora divido de la triopa nervo deriviĝas de la baza plato de la embria cerba ponto kaj la sensa divido estigas en la krania neŭra kresto.

Fontoj

Bazita sur la angla Vikipedio.