Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

1 519 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
=== Sonkunligo ===
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan [[Ortografio|ortografion]], tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (''bon'' (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).
 
Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto ([[IPA]]).
 
==== Devigaj kunligoj ====
Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta ''a''- aŭ ''o''-vorto:
* ''les enfants'' [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)
* ''mon amie'' [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), ''mes amis'' [mɜz‿ami] (miaj amikoj)
* ''cet arbre'' [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)
 
Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:
* ''vous êtes'' [vuz‿ɛt] (vi estas)
* ''allons-y'' [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)
* ''ont-ils'' [ɔ̃t‿il] (ili havas)
En kelkaj kunmetaĵokunmetaĵoj:
* ''pot-au-feu'' [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)
* ''États-Unis'' [etaz‿yni] (Usono)
* ''petit à petit'' [pətit‿a pəti] (iom post iom)
 
==== Konsinlindaj kunligoj ====
Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta ''a''-vorto: ''vous êtes idiots'' [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)
 
Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: ''elle est allée'' [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)
 
Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: ''dans un champ'' [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)
 
Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: ''très heureux'' [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)
 
Inter verbo kaj ties komplemento: ''je crois en toi'' [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)
 
Inter ''o''-vorto je multenombro kaj la sekvanta ''a''-vorto: ''des arbres immenses'' [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)
 
==== Malpermesitaj kunligoj ====
Post ''et'' (kaj)
 
Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: ''des haricots'' [dɛ aʁiko] (fazeoloj)
En kelkaj kunmetaĵo:
 
== Gramatiko ==
187

redaktoj