Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
== Duafoje Iksokodo ==
Saluton kaj dankon ke vi komencis kunredakti la paĝon pri la aktuala [[Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016]]. En la antaŭlasta redakto mi ĝustigis bildonomon kaj redaktosume klarigis "<nowiki>BordeaŭBordeaux devas redaktokode skribiĝi BordeauxBordeaŭx</nowiki>, alikaze ne rezultas la urbonomo "Bordeaux", sed "Bordeaŭ". Do temas pri la sama problemo priparolata supre. Ke vi reŝanĝis la redaktokodon <nowiki>Bordeaux al Bordeaŭ</nowiki>, kaŭzas ke en la tabelo la bildo de la bordoza stadiono malaperas. El tio rezultas du konsiloj. Unue: Se iu antaŭa redakto ŝajnas al vi stranga, vi ne simple malfaru tiun redakton, sed rigardu en la diskutpaĝon (dua vorto de maldekstre super la artikolo: "diskuto") kaj en la redaktohistorion (kvar vortojn pli dekstren: "vidu historion"), ĉu la antaŭa redaktanto klarigis kion li/ŝi faris. Due: Post kiam vi faras iun redakton, vi nepre kontrolu la pretan paĝon, ĉu ĉio aspektas tiel kiel vi planis (plej bone antaŭ ol savi la redakton, per la butono "antaŭrigardo"). Tamen via lasta redakto ankaŭ estis bona ideo: La ŝanĝo de <nowiki>[[Anglio]]</nowiki>, do [[Anglio]], al <nowiki>{{Anglio}}</nowiki>, do {{Anglio}}, ja sencas kaj aldonas utilan flageton. Ankoraŭ pli bonas la ŝablono <nowiki>{{AnglioFB}}</nowiki>, do {{AnglioFB}}, kiu aspektas tute same, sed ligas ne al la artikolo pri la '''lando''', sed al la artikolo pri la vira nacia '''teamo''' de futbalo, kaj fakte ja temas pri la nacia teamo, ne pri la ŝtato. Tamen: Ŝablonoj laŭ la formo </nowiki>{{...FB}}<nowiki> '''nur''' ekzistas pri la naciaj teamoj, kiuj jam havas propran vikipedian artikolon - tia propra artikolo ankoraŭ mankas ekzemple pri la kimra aŭ la nordirlanda teamo (kiuj ĝis nun internacie ne tiom elstaris). Kaze ke mankas ŝablono </nowiki>{{...FB}}<nowiki>, la simpla landoŝablono tute bonas. Mi aldonos la literojn "FB" tie kie ili sencas, kaj ankaŭ reĝustigos la vorton "Bordeaux" - sed mi volas certigi ke vi ne denove malfaros miajn ŝanĝojn ĉar vi ne kaptis ilian sencon. {{rideto}} Kuraĝan redaktadon! [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 16:35, 13 jun. 2016 (UTC)