Abrahama religio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e prapatro
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Abrahama religio''' (ankaŭ ''abrahamida religio'') estas iu el grupo da religioj, kiuj devenas de komuna antikva ŝemida tradicio, kiu povas sekvi sian religian heredaĵon al [[Abraham]], prapatro kies vivo prirakontiĝas en la [[Malnova testamento]], kaj kiu taksiĝas kiel profeto en la [[Korano]]. La abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte [[Unudiismo|unudiismaj]] religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas [[Judismo]], [[Kristanismo]], kaj [[Islamo]], kaj ankaŭ [[Samarianoj|Samarianismo]] kaj la [[Bahaa Kredo]]. Proksimume duono de la homaro troviĝas en la abrahama religiaro teorie.
 
Laŭ la judisma tradicio, Abraham estis la unua homo malakceptikiu malakceptis [[Idolanismo|idolanismon]], tial li simbole estis la fondinto de unudiismaj religioj. Tiusence, abrahama religio povus simple egali al unudiisma religio, sed ne ĉiuj unudiismaj religioj estas abrahamaj. En Islamo li estas kredata esti la unua unudiismano, kaj ofte referenciĝas kiel ''Ibrahim al-Hanif'' aŭ Abraham la unudiismano.
 
== Superrigardo ==
 
Ĉiuj la abrahamaj religioj iugrade devenas de la Judismo sekvata en la regnoj de [[Regno de IzraeloIsraelo|Izraelo]] kaj [[Regno de Judujo|Judujo]] antaŭ la [[Babilona ekzilo]] komence de la [[1-a jarcento a.K.]]. Multaj kredas, ke Judismo en biblia Izraelo renovigiĝis kaj reformiĝis iugrade en la [[6-a jarcento a.K.]] de [[Ezra]] kaj aliaj pastroj reveninte al Izraelo de la ekzilo. Samaritanismo disiĝis de Judismo dum la sekvaj kelkaj jarcentoj.
 
Kristanismo originis en [[Judio]] fine de la [[1-a jarcento]] kiel draste reformita branĉo de Judismo; ĝi disvastiĝis al antikva Grekio kaj Romio, kaj sekve al la plimulto de Eŭropo, Azio, Ameriko, kaj multaj aliaj mondpartoj. Tra la jarcentoj, Kristanismo disbranĉiĝis en multajn apartajn ekleziojn kaj sektojn. Granda skismo dum la [[5-a jarcento]] apartigis diversajn orientajn ekleziojn de la [[Katolikismo|katolika eklezio]] en Romo. Aliaj grandaj skismoj estis la [[Orienta Skismo]] en la [[11-a jarcento]], kiu apartigis la romkatolikan eklezion de la [[Ortodoksismo|orienta ortodoksa eklezio]]; kaj la [[Protestanta Reformacio]] de la [[16-a jarcento]], kiu naskis centojn da sendependaj protestantaj dividiĝoj.