Detrojta bluso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Linio 1:
[[Dosiero:JohnLeeHooker1997.jpg|eta|John Lee Hooker.]]
'''Detroita bluso''', '''Detrojta bluso''' aŭ en ([[anglaAngla lingvo|angle]] ''Detroit blues'') estas [[bluso|blusa]] [[muziko]] ludata de muzikistoj loĝantaj en [[Detrojto]], [[Miĉigano]], partikulare tiu ludita en la 1940-aj kaj [[1950-aj jaroj]]. Detrojta bluso originiĝis kiam muzikistoj de la [[Delta bluso]] migris norden el la [[Misisipa Delto]] kaj el [[Memfiso]], [[Tenesio]], por labori en la Detrojtaj industriaj fabrikoj en la 1920-aj kaj [[1930-aj jaroj]]. Tipa Detrojta bluso estis tre simila al la [[Ĉikaga bluso]] laŭ stilo. La sono estis distingata el tiu de la Delta bluso pro sia uzado de elektre amplifiligitaj instrumentoj kaj pro pli granda eklektika dispono el instrumentoj, kiaj la [[basgitaro]] kaj la [[piano]].
 
La nura muzikisto de Detrojta bluso kiu akiris tutlandan famon estis [[John Lee Hooker]], ĉar registraj kompanioj kaj produktoroj tendencis malatenti la Detrojtan scenejon favore de la pli granda, pli influa Ĉikaga bluso. La Detrojta scenejo centriĝis ĉirkaŭ Black Bottom (Nigra Pinto), nome Detrojta kvartalo.