Hamburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 199:
La hamburga haveno estas la plej grava en tuta Germanio. Ĝi havas konekton al la fervojo, al unu el la plej gravaj trafiknodoj de norda Eŭropo; alia konekto ekzistas al la grandaj kanaloj de Centra Eŭropo. Famas la haveno ankaŭ pro la kontenera transporto. La internacian flughavenon pojare uzas ĉ. 10 milionoj da pasaĝeroj.
 
En la urbo estas grandaj ŝipfarejoj kaj ŝipriparejoj kies graveco tamen malkreskas kompare al la estontecaj industrioj kiel civila aviado, elektrotekniko kaj maŝinkonstruado. La firmao [[Blohm + Voss]] (vortumo ĝis la jaro 1965 Blohm & Voss) estas tradicia ŝipfarejo en Hamburgo, kies firmaa tereno situas ĉe la suda bordo de la rivero Elbo, tuj antaŭ enfluo de la rivero en la fjordon kiu konektas ĝin al la [[Norda Maro]]. La firmao fondiĝis en 1877 kaj konsidereblas la lasta el historie pluraj grandaj ŝipfarejoj en la hamburga haveno. Aliaj gravaj sektoroj estas la prilaboro de minerala oleo, la kemia industrio kaj la produktado de nutraĵoj.
 
Hamburgo estas samtempe unu el la plej gravaj amaskomunikilaj urboj de Germanujo kaj ŝatata foirloko. La [[Deutsche Presse-Agentur]] (dpa) - germane, en Esperanto "Germana Gazetara Agentejo" - estas la plej granda novaĵagentejo de la Federacia Respubliko Germanio. La sidejo estas en Hamburgo, kaj la centra redakcio en [[Berlino]]. Sidejon havas tie ĉi multaj import- kaj eksportfirmaoj, bankoj, asekurkompanioj. Ankaŭ la fremdultrafiko notindas: en 2004 ne tute 6 milionoj da eksteruloj tranoktis en la [[hanso|hansa]] urbo, do Hamburgo tenis post Berlino kaj [[Munkeno]] la trian rangon.