Sveda Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:LocationSwedishEmpire.png|eta|<center>la Sveda Imperio dum la pinto de sia potenco en 1658, sen la [[svedaj transmaraj kolonioj]]]]
La termino '''Sveda Imperio''' ([[svede]] ''stormaktstiden'', "grandpotencaj tempoj") rilatas al la '''Regno de Svedio''' kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono [[Baltio]] dum la 17-a kaj fruaj 18-a jarcentoj, tempo kiam [[Svedio]] estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de [[Gustavo Adolfo de Svedio|Gustavo Adolfo]], kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la [[Granda Nordia Milito]].
 
Post la morto de Gustavo Adolfo en 1632, la imperio estis, tra longaj periodoj, kontrolita fare de la alta nobelaro, plej elstare la familio ''Oxenstierna'', kiuj agis kiel gvidinstruistoj por malgrandaj regantoj. La interesoj de la alta nobelaro kontrastis kun la "unuformeca politiko" (tio estas la konfirmo de la tradicia egaleco en statuso de la sveda biendomoj favorataj de la reĝoj kaj la kamparanaro). En teritorioj akiritaj dum la periodoj de ''fakta'' nobela regado, servuteco tie ne estis aboliciita, kaj ekzistis ankaŭ tendenco starigi respektivajn bienojn en la svedia kernlando. La "Granda Redukto" de 1680 (granda redukto de la ŝtata teritorio al ne multe pli ol la svedia kernlando) metis finon al tiuj klopodoj de la nobelaro kaj postulis ilin reveni biendomojn iam gajnitajn de la reĝo al la reĝo. Servuteco, tamen, restis aplikata en la teritorioj akiritaj en la [[Sankta Romia Imperio]] kaj en sveda Estonio, kie la konsekvenca apliko de la unuformeca politiko estis malhelpata per la traktatoj, per kiu ili estis gajnitaj.