Baltiaj Esperanto-Tagoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Historio ==
BET okazas ekde [[1959]]. La historion de tradiciaj tendaro-renkontiĝoj en [[Sovetunio]] komencis la unua tendaro, havinta la titolon '''Ĉebalta Studenta Esperanto-tendaro''' (ĈET), organizita somere [[1959]] ĉe la latvia ĉefurbo [[Rigo|Riga]], apud la lago [[Lielais Baltezers]]. Ĝia ĉeforganizanto estis studentino ''Biruta Kondrate'' (nun Rozenfelde). La unuan tendaron partoprenis esperantistoj nur el tri sovetigitaj baltmaraj respublikoj – [[Litova Soveta Socialisma Respubliko|Litovio]], [[Latva Soveta Socialisma Respubliko|Latvio]] kaj [[Estona Soveta Socialisma Respubliko|Estonio]]. En la postaj jaroj al la tendaroj venis ĉiam pli multaj esperantistoj el vasta Sovetunio. La Ĉebaltaj studentaj kaj junularaj tendaroj komence alinomiĝis al '''Baltia Esperanto-Tendaro''', post dekjaro – al '''Baltiaj Esperanto-Tagoj''' (BET).
[[Latvio]]
 
[[Dosiero:Kantu Esperante BET 12.jpg|eta|[[Kantu Esperante!]] – la kantaro de BET-12 (1970)]]
 
El BET-oj evoluis ankaŭ [[Sovetia Esperantista Junulara Tendaro|Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj]] (SEJT-oj). Estas interese, ke SEJT-oj komencis sian vivon en Litovio. En [[1967]], samtempe kun BET-9, kiu okazis en la ĉefurbo de Litovio, [[Vilno]], aktivula junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en [[Kaltanėnai]] (tiam en BET-dokumentoj literumita ''Kaltanenaj'', parto de la komunumo [[Švenčionys]]), Litovio, kaj ricevis la titolon SEJT-9. BET-oj kaj SEJT-oj estis fundamento de la organizita [[Esperanto en Sovetunio|Esperanto-movado en Sovetunio]].
 
Post la sendependiĝo de la [[Baltio|baltiaj landoj]] BET-oj laŭ sia programo kaj konsisto de partoprenantoj evoluis al veraj internaciaj kongresoj. La renkontiĝon BET-43, kiu okazis de la 14–a ĝis la 22-a de julio [[2007]], en la nordlitovia urbo [[Šiauliai]], partoprenis 322 esperantistoj el eĉ 18 landoj: Litovio (el 23 urboj), Latvio, [[Pollando]], [[Finnlando]], [[Estonio]], [[Belorusio]], [[Rusio]], [[Belgio]], [[Germanio]], [[Italio]], [[Aŭstrio|Aŭstrio]], [[Ĉeĥio|Ĉeĥio]], [[Francio]], [[Nederlando]], [[Portugalio]], [[Slovakio]], [[Ukrainio]] kaj [[Svedio]].
 
== Listo de BET-oj<ref>Baze preparita de la eksredaktoro de la revuo ''[[Litova Stelo]]'' [[Petras ČELIAUSKAS]]</ref> ==