Anemono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moonbri (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) korektis al cirklo/ Maljuna |
||
Linio 14:
|komunejo =
}}
'''Anemono''' (''Anemone'') estas [[genro (biologio)|genro]] de plantoj el la biologia [[familio (biologio)|familio]] [[ranunkolacoj]] (''Ranunculaceae''). La genro grupigas ĉirkaŭ 150 speciojn, kiuj vivas ĉefe sur la norda hemisfero, precipe en la klimate moderaj zonoj de Azio. Anemonoj estas plurjaraj herboj kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj, ofte brilkoloraj, laŭ la specio blankaj, bluaj aŭ ruĝaj. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, ili havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en pluraj
Kiel dekoraj plantoj multaj specioj ankaŭ hejmiĝis en multaj ĝardenoj de Eŭropo kaj Ameriko - aparte la [[ĝardena anemono]] (''A. coronaria'') kaj la ofte el Turkio enportita radia aŭ [[balkana anemono]] (''A. blanda'').
La botanika nomo devenas el la [[antikva epoko]]. [[Plinio la Maljuna|Plinio la maljuna]] ligas ĝin al la [[greka]] vorto ''άνεμος'' (= vento). ''Anemona'' estis ankaŭ [[nimfeo]] ĉe la kortumo de la helena diino [[Flora (mitologio)|Flora]]. Laŭ la mitologia rakonto la edzo de Flora, [[Zefiro]], enamiĝis al Anemona, kaj sekve la ĵaluza diino transformis la nimfeon al floro. Nuntempe tamen oni supozas, ke la vorto 'anemono' fontas el araba formo de la dionomo Adoniso, nome ''an-nu'mān'' (= sango) kaj origine rilatis al ruĝflora planto.<ref>Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3a eldono, Nikol, Hamburg 2005, ISBN 3-937872-16-7, p. 62–63.</ref>
{{Commons|Anemone}}
|