Palia lingvo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
Korektis stilon.
(Korektis stilon.)
''Artikolo [[Palio (Sieno)]] temas pri ĉevalkurado en [[Sieno]].''
----
La '''Palio''' aŭ '''la palia lingvo''' estas mezhinda lingvo kaj la plej frua sankta [[lingvo]] de [[budhismo|buddismo]]. La [[Budho|Buddo]], kiu loĝis en Norda [[Hindio]], parolis almenaŭ unu formon de [[prakrito]], eble plurajn; la budhisma kanono de la [[teravado]], la unua versio de la [[Tripitako]]), estis redaktita en normigita prakrito, kiun uni nomis tutsimple "tekstlingvo" - en tiu lingo ''pāḷi-bhāsa'', poste pli mallonge ''pāḷi'' (kio do fakte signifas "teksto").
 
Palio estas parenca al [[Sanskrito]], sed ne estas ido de Sanskrito; la prahinda, el kiu ĝi devenis, estis verŝajne pli proksima al la veda ol al la sanskrita. La buŝa instruado de la BuddoBudho en Palio venis al [[Cejlono]]/[[Srilanko]] en la [[4-a jarcento a.K.]], kaj tie ĝi estas skribe fiksita kelkajn jarcentojn poste (vidu [[Tripitako]]). El Hindio kaj Cejlono, la lingvo disvastiĝis en multajn landojn, precipe al la regiono tiam nomata palie ''Suvanna-bhūmi'', sanskrite ''Suvarna-bhūmi''. "Or-lando", kie nun estas [[Birmo]], [[Siamo]]/[[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]].
 
== Palio kaj BuddismoBudhismo ==
 
Krom la Tripitakon, oni verkis en Palio multajn postkanonajn tekstojn. La unua estis ''Milinda-pañhā'' ("La demandoj de Milinda"), pri dialogo inter la monaĥo Nāgasena kaj la greka reĝo Menandros (en Palio: Milinda), kiu regis en [[Baktrio]] en la nordokcidenta parto de la hinda subkontinento. Grava paliverkisto, ĉirkaŭ mil jaroj post la BuddoBudho, estas [[Buddhaghosa]] (5-a jarcento p.K.), kiu verkis unue la dikan kompendion ''Visuddhi-magga'' ("Vojo de la puriĝo"), kaj poste longajn komentariojn al multaj tekstoj de la Tripitako (surbaze de antaŭa komentario en la [[sinhala]], nun malaperinta); lin postsekvis la pli juna komentariisto [[Dhammapāla]]. La birma monaĥo Ledi Sayadaw verkis palilingvajn disertaciojn ankoraŭ antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.
 
Fine de la 19a jarcento, fondiĝis en Britio ''Pali Text Society'', por eldoni la paliajn tekstojn en originalo (latinlitere) kaj en angla traduko.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Portalo Budhismo}}
* [[Skribarto]], [[Skribsistemo]]
* [[Lingvistiko]]
2 823

redaktoj