23-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mortoj: Helmuth Lohner
→‎Eventoj: kompletigo pri 1941,44
Linio 28:
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: En Francio aperis la lasta numero de [[pola]] revuo "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj); [[Hitler]] alvenis al konkerita [[Parizo]]
** [[1941]]: La unua [[Sovetunio|soveta]] aeratako per [[bombaviadilo]]j kontraŭ [[Varsovio]] - 34 personoj pereis kaj kelkdeko vundiĝis (entute ĉ. 1000 personoj pereis, kelkmil vundiĝis kaj 300 domoj tute detruiĝis); [[Sovetunio|sovetaj]] regopovoj deportis de Vilno-regiono 10 mil personojn; soveta [[NKVD]] pafmortigis en [[Lucko]] multe da [[poloj]] kaj en Oszmianka minimume 57 malliberulojn; retiriĝantaj sovetaj taĉmentoj bruligis malliberejon en [[Lida]]
** [[Slovakio]] deklaris militon kontraŭ [[Sovetunio]]; Germana armeo konkeris [[Vilno]]n
** [[1942]]: [[Aranĝo T4]]: [[germanoj]] forveturigis al sia [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] ĉ. 500 pacientojn de psikiatria malsanulejo en Kobierzyn kaj tie ilin murdis; batal-[[milico|milicaj]] Formacioj de Polaj [[Socialisto]]j atencis kontraŭ [[gestapo|gestapejo]] en [[Varsovio]]
** [[1943]]: En [[vojevodio]] [[Zamość]] kadre de [[Generalplan Ost]] komenciĝis la dua etapo, [[Operaco "Homlupo"]], dum kiu [[germanoj]] [[deportado|deportis]] ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj (entute oni deportis 110 mil [[poloj]]n, en tio 30 mil [[infano]]jn, parte al [[koncentrejo]]j); speciala germana juĝejo en [[Piotrków Trybunalski]] kondamnis al [[morto]] Władysław Rutkowski kaj lian edzinon Genowefa pro kaŝo de [[judoj]]
** [[1944]]: Taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] komendata de [[Zygmunt Szendzielarz]], malgraŭ malpermeso de sia estro, revenĝe pro murdo de poloj en Glinciszki ([[Vilnius (subdistrikto)|Vilna subdistrikto]]), murdis 27 [[litovoj]]n kun kelkaj infanoj en Dubniki; likvido de la [[Lodzo|Lodza]] geto]] komenciĝis - oni transportis de tie ĉ. 80 mil judojn al germana koncentrejo [[Aŭŝvico]], ĉ. 44 mil mortis pro [[malsatego]] kaj malsanoj
** [[Ruĝa Armeo]] komencis ofensivon en [[Belarusio]] per fortoj de 4 frontoj, apogataj de [[partizano|partizanaj]] taĉmentoj, kontraŭ Grupo de Armeoj "Mitte"; [[poloj|polaj]] [[piloto]]j pafalterigis super [[Francio]] 10 germanajn aviadilojn
* [[1949]]: [[Stalinismo]]: polaj komunistaj regopovoj komencis konstrui urbon Nowa Huta (nun kvartalo de [[Krakovo]]) kiel "modelan [[socialismo|socialisman]] urbon sen [[Dio]]" - en la 50-aj jaroj loĝantoj jam persiste ekbatalis pri konstruo de [[preĝejo]]j