Esperanto-vortaristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Ĉar verkado de vortaro ofte daŭras multajn jarojn kaj postulas grandan lingvan sperton, plej multaj Esperanto-vortaristoj elpaŝis per siaj vortaroj en siaj '''maljunaj''' jaroj. Sed ankaŭ tiurilate estas esceptoj. La plej konata eble estas la aŭstro [[Eugen Wüster]], kiu verkis la kernon de sia [[Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana]] kiel 20- ĝis 22-jara studento. La germano [[Eckhard Bick]], elmigrinta al Danlando, publikigis sian danan vortaron en la aĝo de 32-jaroj.
 
Laŭ la '''profesio''' de Esperanto-vortaristoj la situacio tre varias. Troveblas instruistoj (ekzemple [[Atanas D. Atanasov]], [[Paul Bennemann]], [[Émile Grosjean-Maupin]], [[Boris Kolker]] k.a.), teologoj ([[Jan Filip]]), homoj kun pri-literaturaj profesioj ([[Gaston Waringhien]]), tradukistoj ([[Fernando de Diego]]) aŭ ĵurnalistoj ([[Joseph Rhodes]]), sed ankaŭ multaj teknikistoj kaj inĝenieroj ([[Rüdiger Eichholz]], [[Ottó Haszpra]] k.a.). [[André Albault]] kaj [[L.L. Zamenhof]] estis okul-kuracistoj, [[Montagu Christie Butler]] muzikisto, [[Eduardo Kozyra]] bestokuracisto (redaktoro kaj kompilanto de Esperanta-angla-pola, angla-Esperanta kaj pola-Esperanta vortaroj, 2014) (<ref>https://poczta.home.pl/appsuite/api/mail/09.pdf?action=attachment&folder=default0%2FINBOX&id=47776&attachment=2&delivery=view</ref>).
 
Foje '''kolektivo''' kompilas vortaron. Ekzemplo estas Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro de [[Japana Esperanto-Instituto]], gvidita de [[Konisi Gaku]] kaj [[Gotoo Hitosi]]. Ĝi fondiĝis en 1990 kaj eldonis la vortaron en 2006.