Kuronio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
786r (diskuto | kontribuoj)
la unua ŝanĝo
Linio 1:
[[Dosiero:Lv kurzeme.png|thumb|left|<center>Eta blazono de duklando Kuronio sub [[Gotthard Kettler]]</center>]]
'''Kurlando''', '''Kuronio''' aŭ '''Kuronujo''' (germane ''Kurland'', latve ''Kurzeme''), estis ĝis la [[13-a jarcento]] la vivoregiono de la [[baltoj|balta]] popolo [[kuronoj]], kaj poste [[Baltio|balta provinco]] de la [[feŭdo|feŭda ŝtato]] de la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] en [[Livonio]] (ĝis [[1560]]), de la [[Pola-Litova Unio]] ([[1560]]–[[1795]]) kaj de la [[Rusa Imperio]] ([[1795]]–[[1918]]). Ĝi situis inter 55° 45&prime; kaj 57° 45&prime; [[Latitudo|Norda]] kaj 21° kaj 27° [[Longitudo|Orienta]]. Ekde la jaro [[1919]] la regiono estas [[Regionoj de Latvio|regiono de Latvio]].
 
La nomo de la regiono venas de la [[kuronoj]] (germane ''Kuren''), la balta [[popolo]], kiu origine vivis ĉi-tie. La kuronoj suferis sub la perforta akaparo de la regiono fare de la [[Livonia Ordeno]] kaj la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] dum la 13-a jarcento, kaj la postrestintioj alprenis la latvan lingvon. La regiono situas sudokcidente de la rivero [[Daugava]] kaj inkluzivas la okcidenton de la hodiaŭa [[Latvio]] limigitan de la Golfo de Riga norde kaj la Balta Maro okcidente - la regionon ĉirkaŭ la urboj [[Liepāja]] (germane ''Libau'') kaj [[Ventspils]] (germane ''Windau''). La kurona popolo origine vivis krom en la nuna Kurlando ankaŭ en mallarĝa marborda strio pli sude: pri tio atestas la nomoj [[Kurona Duoninsulo]] kaj Kurona Laguno en Litovio. Krom latvoj, kuronoj kaj la intertempe ankaŭ preskaŭ formortintaj livonoj, kiu vivis en la plej norda parto ĉirkaŭ ''Domesnäs'', en Kuronio ekde la mezepoko ankaŭ loĝis germanoj kaj svedoj, post la mezepoko ankaŭ rusoj.
Linio 8:
== Duklando 1561-1795 ==
{{ĉefartikolo|Duklando Kuronio kaj Zemgalio}}
Inter la jaroj [[1561]] kaj [[1795]] ekzistis la '''[[duklando Kuronio kaj Zemgalio]]''' ({{lingv|de|e}} ''Herzogtum Kurland und Semgallen'', {{lingv|la|e}} ''Ducatus Curlandiae et Semigalliae''), kiu estis parto de Pollando-Litovio ([[feŭdo]] de [[Livonio]], kiu mem estis feŭdo de [[Pollando-Litovio]]). La duklando tamen havis iom memstaran politikon, i.a. ĝi estis la plej malgranda eŭropa lando kiu havis [[kolonio]]n en [[Ameriko]]. La kolonio ekzistis mallonge en [[Tobago]] inter [[1654]] kaj [[1659]], kaj denove de [[1660]] ĝis [[1689]]. La duklandon fondis [[Gotthard Kettler]], lasta grand-majstro de la [[Livonia Ordeno]], iĝas [[luteranismo|luterano]] kaj sekularigas la ordenan landon. [[Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)|Sigismondo la 2-a Aŭgusto]] kreas el ĝi la duklandon Kuronio kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel [[feŭdo]] de Pollando. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis [[1737]].
 
En [[1795]] la kurona registaro decidis submeti la landon al la [[Rusia Imperio]]. La lasta duko, [[Peter von Biron]], abdikis, kaj la duklando fariĝis rusia gubernio, aŭtonome regata de german-balta nobelaro.
 
== Duklando 1918 ==
En [[1918]] ankaŭ tre mallonge ekzistis samnoma duklando ([[:{{lingv|de:|e}} ''Herzogtum Kurland und Semgallen (1918)]]''), kiu tuj poste fariĝis parto de la [[Unuiĝinta Balta Duklando]], kreitaĵo de la [[Germana Regno]].
 
== Eksteraj ligoloj ==
{{EL}} [[:de:Herzogtum Kurland und Semgallen (1918)|Herzogtum Kurland und Semgallen (1918)]] en la germana Vikipedio {{de}}
 
[[Kategorio:Ordenoj]]