Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
En 1923 oni komencis prepari la [[16-an UK]] en Vieno. Ankaŭ policistoj lernis Esperanton kaj ili portis dum la kongreso brak-rubandon kun la vorto Esperanto. La 16-a UK okazis la 6-14-a aŭgusto 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato ([[LKK]]) estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, [[Franz Zwach]], Schamanek kaj [[Emil Pfeffer]]. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanio; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de [[Ferdinand Raimund]] "[[La Malŝparulo]]" kun aktoroj de la fama "[[Burgtheater]]". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de "Aŭstria Esperantisto" de [[Hugo Steiner]], la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Vieno, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.
 
=== AŭstrajAŭstriaj Esperanto-Kongresoj 1925-1930===
{{Ĉefa|Aŭstriaj Esperanto-Kongresoj}}
En '''1925''' oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg de la 9-a ĝis la 12-a de aŭgusto okazis la 5-a Tutaŭstria Esperanto-Kongreso sub la protekto de landestro Rehrl kaj sub prezido de prof. [[Franz Christanell]]; ĉeestis 200 personoj. La 6-a Kongreso okazis en Graz inter la 22-a kaj 24-a de majo '''1926''' sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto [[Wilhelm Ernst Dietl]]; ĉeestis 250 partoprenantoj. La 7-a kongreso disvolviĝis en Vieno de la 4-a ĝis la 6-a de junio '''1927''' sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprezidanto [[Johann Schober]] ktp; ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "[[Hofburg]]" sub la prezido de Hugo Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda Esperanto-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de grandmagazeno Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero [[Ignaz Seipel]], kardinalo [[Friedrich Gustav Piffl]], policprezidanto [[Johann Schober]] ktp. La 8-a organiziĝis en [[Baden (Malsupra Aŭstrio)|Baden ĉe Wien]] de la 26-a ĝis la 28-a de majo '''1928''' sub la protekto de landestro Karl Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis s-ro Pronay en Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en [[Linz]] en '''1930''' sub lerta aranĝo de [[Karl Wannek]]; protektoro estis landestro Josef Schlegel, prezidis Hugo Steiner. Direktoron Wannek oni elektis prezidanto de la [[Aŭstria Esperanto-Delegitaro]] (AED).
 
===Aŭstria Esperanto-Asocio (AEA) - 1929 ===