Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 122:
'''Jary''' Rudolf, d-ro, direktoro de la fervojoj federaciaj. Nask. 2 febr. l884 en Wien. Jam kiel sekr. de la tiama ĝen. direktoro li multege helpis E-n. Preskaŭ ĉiuj sukcesoj de E ĉe la aŭ. fervojoj okazis laŭ liaj helpoj.
=== Propagandistoj, kiuj multe laboris por Esperanto ===
(krom tiuj, kiuj havas apartan biografieton):
* Karl '''Dürschmid''' en Klagenfurt (katolika movado)
* Franz '''Gaidosch''', polica inspektoro, estis prezidanto de la Polica Esperanto-Ligo en Wien
* Richard '''Grossinger''', dentisto en Salzburg, multajn jarojn laboris fervore
* d-ro Wilhelm '''Heeber''', kortega konsilanto, naskiĝis en 1873, estro de la senato de Viena Esperanto-Unio
* Franz '''Hirz''', polica inspektoro en Wien, kun polica konsitanto Bŭbaum kaj inspektoro Gaidosch li sukcesis, ke aŭstriaj policistoj scipovantaj Esperanton ricevis oficialan Esperanto-insignon
* d-ro Hugo '''Maier''', helpanto en [[IEMW]], nask. la 25-an de septembro 1889 en Wiznitz (nun en Rumanio), ŝtate ekzamenita Esperanto-instruisto
* Otto '''Müller''', oficisto, prezidnato de la Esperanto-klubo Klagenfurt, laboris multe
* Wolfgang '''Nedwid''', paroĥestro, prioro, iama prezidanto de Katolika Unuiĝo Esperantista, Wien, faris ofte la predikojn dum la Esperanto-diservoj
* Firtz '''Paar''', profesoro de komerca akademio en [[Wels]], klopodis multe por Esperanto speciale inter instruistoj de komercaj lernejoj
* Georg '''Piank''', paroĥestro en la Karlo-Preĝejo, Wien, naskiĝis la 20-an de decembro 1886 en Oberndorf (parto de komunumo ''Trebendorf'', nun ''Třebeň'' en Ĉeĥio), esperantisto de 1913, faris Esperanto-predikojn dum diservoj
* Emma '''Raff''', pollingva aŭstrianino, en Wien, ekde la 1900-aj jaroj laboris por Esperanto, gvidis kursojn, honora membro de UEU
* d-ro Franz '''Scholz''', registara konsilanto, en Liesing ĉe Wien, longjara esperantisto
* Kar1 Otto '''Sikor''', industriisto en Wien, multe laboris en komercistaj rondoj kaj ĉe la Viena Foiro
* Franz '''Stanke''', komercisto en [[Krems ]]ĉe Danubo, longjara prezidanto de loka Esperanto-grupo
* Fritz '''Stegmüller''' Fritz, prezidanto de la Esperanto-grupo en Salzburg, bona propagandisto
* Robert '''Tuchler''', episkopo de la malnovkatolika eklezio en Aŭstrio, lernis Esperanton ĉe Steiner kaj nun varbas en sia medio
* Rudolf '''Ulbrich''', poŝtoficisto en Mattinghofen, afergvidanto de AEA, multaj kursoj
* Anton '''Wagnleitner''', fervojisto, fondis Esperanto-grupon en [[Wels]], kies estro li estas
* Gustav '''Weber''', instruisto por stenografio kaj Esperanto, naskiĝis la 21-an de majo 1886 en Wien, kunlaboris en [[IEMW]] de la komenco kiel sola helpanto.
==Laboristoj==
|