Henrichshütte: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
''Henrichshütte'' devis batali dum sia ekzisto kun du fundamentaj problemoj: Unue estis la limigita spaco, pri kiu ĝi disponis inter la rivero [[Ruhr]] kaj la riverdeklivo de Hattingen; pli vastaj pligrandigoj de la fabriko per tio ne estis eblaj. Nure en la 1950-aj jaroj per translokado de la fluejo de la Ruhr pli granda terpeco estis aldonata al la fabrika areo. Aliaflanke estis la malbona alligo al la trafiko, je tio precipe la manko de ŝipirebla akvejo, pro kio la krudmaterialoj povis alveni al Hattingen nur per relvojo. Al tio ''Henrichshütte'' kontraŭmetis specialiĝon pri la produktado de altkvalitaj unuopaĵoj, kio tenis la fabrikon dum multaj jardekoj profitodona. En la komenco ekzemple vaporkaldronoj, poste ankaŭ radakskompletoj (ankaŭ por ICE), konstrueroj por raketoj [[Ariane]] kaj Castor-Kestegoj por la transporto de radioaktiva rubaĵo al la produktpaletro. Ankaŭ la reakciujo-premujo de la unua okcidentgermana atomcentralo devenis de la haloj de ''Henrichshütte''. Pro la alta kvalito, kiun oni povis atingi tie, la usona artisto Richard Serra elektis ''Henrichshütte'' kiel produktejo de siaj multegaj rustaĵoj.
== Malfunkciigo ==
[[dosiero:Zbigniew Fraczkiewicz - Menschen aus Eisen 3.jpg|eta|Homoj el fero]]
[[dosiero:Schmiede in der Henrichshütte Hattingen.jpg|hochkant|eta|La plej granda forĝilo en Eŭropo ankoraŭ ĝis 2003 estis en funkcio]]
Kontraŭ konsiderinda rezisto oni malfunkciigis en 1987 kadre de la iompostioma velko de la minindustrio en la Ruhr-Regiono la lastan [[altforno]]n de Henrichshütte. La lasta malplenigo okazis la 18-an de decembro 1987. Altforno 2 estis vendata al Ĉinujo kaj en 1990 malmuntata. En 1993 la staluzino estis fermita, la lastaj 662 laborpostenoj perdiĝis. Ankaŭ la novkonstruo de tute trodimensiigita ponto super la [[Ruhr]] en 1979/1980 por la plibonigo de la trafika alligo ne povis eviti la fermadon. La forĝejo de Henrichshütte uzis post la malfunkciigo de la ŝtalproduktejo ankoraŭ dek jarojn partojn de la malnova fabriko; en 2004 ankaŭ ĉi tiu lasta funkcianta parto de Henrichshütte estis fermata.
 
La urbon Hattingen kun sia ĝis tiam superrega minindustria sektoro trafis gravaj ekonomiaj kaj socialaj problemoj: pro reduktita aĉetopovo kaj formigroj el la urbo la podetala komerco eniĝis krizon.
=== Metio, libertempumo kaj industrikulturo ===
Hodiaŭ sur la areo de Henrichshütte granda 70.000 kvadratajn metrojn² ne nur staras novaj metiejoj kaj parkumejoj, sed ĝi ankaŭ estas unu el ok hejmlokoj de la [[LWL-Industrimuzeo]] kaj ero de la [[Itinero de la Industrikulturo]]. La iama Bessemer-Transformujo nun estas eventejo.