'''Leŝana Budho''', konata ankaŭ sub sia ĉina nomo '''DaLèshān FoDàfó''', estas statuo de [[Budho]], kiu troviĝas proksime de urbo [[Le-ŝan]] en [[Ĉinio|ĉina provinco]] [[Siĉuano]]. La budho mezuras proksimume 71 metroj, kio faras el ĝi la plej grandan statuon de sidanta Budho en la mondo. La statuo estis hakita en rokmasivon de monto [[E-mej-ŝan]] dujm [[dinastio Tchang]] ([[618]] - [[907]]). Organizinto de la tuta konstruado fariĝis monaĥo [[Chaj Tchung]], kiu intence elektis por la konstruado kunfluejon de tri riveroj, por ke la Budho ŝirmu la preternavigaciantajn ŝipojn antaŭ ties ekŝtormiĝintaj akvoj.