Vuk Echtner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alios al Alois
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Robota unusencigo: Aŭroro - Ŝanĝis ligo(j)n al Aŭroro (gazeto)
Linio 1:
'''Vuk ECHTNER''' (baptita Wolfgang) (naskiĝis la {{daton|10|julio|1905}}, mortis la {{daton|16|februaro|1994}} en [[Domažlice]]) estis [[Ĉeĥio|ĉeĥa]] [[esperantisto]].
 
Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde [[1920]], estis fondinto de [[Ĉeĥa prunta biblioteko]] ([[1920]]), junulara sekciestro de [[EAĈSR]], dum 47 jaroj redaktoro de ''[[Aŭroro (gazeto)|Aŭroro]]'' (E-revuo por blinduloj), tradukinto por ''[[Ĉeĥoslovaka antologio]]'' (el [[Alois Jirásek]], [[Julius Zeyer]], [[Fráňa Šrámek]], [[Helena Malířová]], [[Jindřich Šimon Baar]], [[Anna Marie Tilschová]], [[Jan Vrba]]), estro de pedagogia sekcio, [[Bahaa Kredo|bahaano]], pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero ([[1958]]-[[1960]]). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn.
 
En [[1927]] li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la [[1930-aj jaroj]] li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instruis Esperanton en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun la [[Universala Esperanto-Asocio]] ("pro malamika agado") li estis enmalliberejigita en [[1956]], kaj amnestiita nur en [[1960]].