Klausen (Sudtirolo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
forpreno de ĵus mise metita frazo, kiu rilatas al la loko Salurn kaj ties parto Salurner Klause
Linio 31:
| mapamplekso = 300
}}
'''Klausen''' - por kiu aldona [[itala lingvo|itallingva]] nomo '''Chiusa''' estis elektita dum la unua duono de la [[20-a jarcento]] - estas [[komunumo]] de [[Italio]]. Ĝi troviĝas en la sume plejparte [[germana lingvo|germanlingva]] norda landoparto Aŭtonoma Provinco [[Sudtirolo]], kiu post la [[Unua Mondmilito]] forpreniĝis de [[Aŭstrio]] kaj la norda parto de la kultura regiono [[Tirolo]], kaj doniĝis al Italio. Kulture la urbo en la sudo de la provinco Sudtirolo konsideratas la lingva limo inter German- kaj Itallingvio.
 
La loĝlokon en la valo de la rivero [[Eisack]] (itale ''Isarco'') superrigardas la impona monto ''Säbener Berg''. Ĝi jam ekde la 4-a jarmilo antaŭ nia erao estis loĝata, probable ĉar la impona formo al la homoj donis la impreson ke ĝi estus bona rifuĝejo kontraŭ minacaj danĝeroj. La frua loĝiĝo estas pruvita per arkeologiaj malkovroj kiuj estis faritaj inter la jaroj 1929 kaj 1982. En la malfrua antikva epoko kaj la frua mezepoko la setlejo ''Säben'' sur teraso de la sudokcidenta deklivo de la monto estis grava kristana centro kaj episkopejo. Monumentaj atestaĵoj pri tiu kristanisma pasinto nun inter alie estas la kirko Sankta Kruco, historia monaĥejo kun preĝejo kaj la kirko de Nia Sinjorino kun najbara maria kapelo sur la monteto; la vojon de Klausen al Säben en la mezepoko gardis la burgo ''Branzoll''.