Georges Pompidou: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA)
e laŭ stilogvidilo; red.
Linio 1:
[[Dosiero:Georges Pompidou - Bundesarchiv B 145 Bild-F020538-0006.jpg|thumb|]]
 
'''Georges Jean Raymond Pompidou''', kutime nomata '''Georges Pompidou''' (naskiĝis la [[5-a de julio|5-an de julio]], [[1911]] en [[Montboudif]] (departemento [[Cantal]]),; mortis la [[2-a de aprilo|2-an de aprilo]] [[1974]] en [[Parizo]]) estis franca ŝtatulo.
 
Filo de du geinstruistoj, li vizitis la prestiĝan ''[[École Normale Supérieure]]'' en la prestiĝa [[liceo Louis-le-Grand]], kie li konatiĝis kun [[Léopold Sédar Senghor]] kaj [[Aimé Césaire]]. Akceptita en la ''École Normale Supérieure'' (1931), li fariĝis agregaciulo pri beletro (1934) kaj komencis instrui, unue en [[Marsejlo]], poste en Parizo en la fama [[Liceo Henriko la 4-a]]. Li publikigis iun Antologion de la franca Poezio, kiu estis reeldonita kaj plu legatas pro ties kvalito kaj la interveno de lia persona emocio. Lia beletrema menso ankaŭ manifestiĝis, kiam fine de demandoseanco gazetisto petis komenton pri priama kaj primora tragedio nelge okazinta en Francio, li respondis, ke li ne diros tion, kion li pensas pri tio, sed li nur eldiris versojn de [[Paul Éluard]] kiel komenton.
 
En 1935, li edziĝis kun Claude Cahour, kun kiu li adoptis filon, Alain Pompidou naskita en 1942.
 
Post la [[liberiĝo de Francio|Liberiĝo]] li fariĝis ''«Maître des Requêtes»'' en la ''«Conseil d'État»'', supera tribunalo de la franca administracio, poste direktoro de la Turismo (1946-1949). Inter 1954 kaj 1958, li laboris en la [[Banko Rothschild]]. Kiam [[Charles de Gaulle]] reprenis la povon en 1958, li fariĝis lia kabinetestro kaj en 1962 ĉefministro.