Biblia Vortaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:

==Recenzoj==
{{Citaĵo|Ĉi tiu estas granda kaj grava libro, unika en sia speco. Ĝia valoro kiel informilo por seroza studanto de la Biblio estas nekalkulebla.
...La klarigoj de la [[termino]]j enhavas ĉiuj necesajn bibliajn referencojn, do, la libro povas esti uzata kiel speco de [[konkordanco]]. La nomoj estas aranĝitaj en alfabeta ordo kaj en du kolumnoj sur ĉiu paĝo. La kolumnoj estas numeritaj de 1 ĝis 830. Je la supro de ĉiu paĝo estas indiko de ĝia enhavo. Do, la libro estas facile uzebla.
La Vortaro estas pleje [[Katolika Eklezio|rom-katolika]] entrepreno, sed oni celis, ke ĝi estu tute [[Ekumenismo|ekumena]]. Ĝi ja estas. Tie, kie estas diferencoj inter [[Katolikismo|katolikoj]] kaj [[Protestantismo|protestantoj]] ĉe kredoj kaj tradicioj, ili estas juste indikitaj sen ia tendenco. La klarigoj de bibliaj temoj estas tute ortodoksaj; ili informas nur tion, kion la [[Biblio]] mem diras - kun maloftaj esceptoj - sen pritrakto de "modernaj" kritikaj [[teorio]]j. Estas aludo al unu el ili en kolumno 312 sub la vorto "[[Genezo]]"...Por rom-katolikoj kaj aliaj, la [[Apokrifo]] estas deŭterokanona, do en la Vortaro ĝiaj libroj estas pritraktitaj samnivele kiel tiuj de la Biblio.
Tra la Vortaro nomoj de viroj havas la finaĵon -o, kaj nomoj de virinoj havas la finaĵon -a. Tio ŝajnas esti iom pedanta kaj tute ne necesa...En la Vortaro oni uzis la formon "Saŭlo", eble kiel paralelo kun "[[Paŭlo]]", sed ili ne estas paralelaj. La "aŭ" en "Paŭl" estas [[latina]] [[diftongo]], sed la [[Hebreo|hebrea]] ''Ŝa'ul'' estas dusilaba pasiva [[participo]] (petita), do oni devus prononci la du [[vokalo]]jn aparte. Zamenhof montras tion per sia formo "[[Saul]]".
Kelkaj ekzemploj de nekutima (neinternacia) stilo : Kolumno 8 : ''Abimeleĥ''' "... Davido ŝajnigis frenezulon"; 90 : ''Aŝtara'' "Ŝi estis loka varianto de konata en tuta [[Proksima Oriento]] diino"; 576 : ''Laodikeanoj'' "Oni ne scias ĉu temas pri konata ekde ma [[4-a jarcento]] 20-versa samnoma [[Pseŭdoepigrafio|pseŭdepigrafiaĵo]],..."; 787 ''Ŝimŝono''..."perdis lin la amo de Delila" devus esti "pereigis".
Sub ''[[Apokalipso]]'': "..., kies aŭtoro estas [[Sankta Johano la Evangeliisto|Sankta Johano la Apostolo]]". Tio estas tradicio; la Biblio mencias iun Johanon, sed ne diras kiun. Kelkaj kleruloj opinias, ke la aŭtoro estis iu Johano, kiu estis membro de la [[Presbitero|presbiteraro]] menciita en 1 Tim. 4:14. Alia teorio estas donita en kolumno 472 sub la dua ''Johano'', kie estas dirite, ke la Apokalipso estas "pseŭdepigrafia libro" de la [[Nova Testamento]], kaj ke ĝia aŭtoro estas nekonata.
Tra la libro la formo "Javeo" estas uzata, kaj sub ''Javeo'' en kolumno 433 estas kategorie asertite, ke ĝi estas la propra nomo de la Dio de [[Israelo]]. Tio estas bedaŭrinda, ĉar multaj kleraj studantoj de la Biblio bonkiale forte malkonsentas tian aserton. Krome, la sola uzado de tiu vorto ŝajnas esti pedanta, kaj nenecesa. Kial ne uzi la simplan kaj sufiĉan vorton "Dio"?
...''Biblia Vortaro'' estas monumenta verkaĵo, kiun generacioj da studantoj uzados kun plezuro kaj kontento, ne nur pro tio, ke ili trovos ĝian enhavon ampleksa kaj utilega, sed ankaŭ pro tio, ke ili sentos en ĝi la aŭtoritaton de altnivela erudicio. Ĉiuj Esperantistoj rajtas esti fieraj pri la ekzisto de tia libro en nia internacia lingvo.
Ni memoru, ke sen la nobla kaj persista sindediĉo de profesoro [[Angelo Duranti]] kaj liaj helpantoj ni ne havus ĉi tiun elstaran libron. ''Biblia Vortaro'' gajnu la sukceson, kiun preter dubo ĝi meritas. |oktobro 1985, [[William John Downes|W.J. Downes]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], paĝoj 171-172}}

[[Kategorio:Esperanto-fakvortaroj]]