Monto Almanzor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Almanzor sierra de gredos.jpg|eta|dekstre|250px|Monto Almanzor.]]
'''Almanzor''' estas la plej alta monto en centra Hispanio. Situanta en la [[Sierra de Gredos]] en la [[provinco Avilo]], Almanzor estas 2,592591 metrojn alta.<ref>Instituto Geográfico Nacional (eld.). «Principales cumbres montañosas de la provincia de Ávila» [http://www.ign.es/ign/layoutIn/anetabladatosdatosorograficosorografia.do?tipo=cumbres&provincia=%C1vila] Alirita la 30an de Junio 2016.</ref> Ĝi konsistas el [[granito]], kaj estas malmulte eroziita. La monto estas konata ankaŭ en la hispana kiel ''Pico de Almanzor'' kaj ''Moro Almanzor'' (Montopinto Almanzor kaj Maŭro Almanzor, respektive). Ties medio estas habitato de subspecio de [[salamandro]] nome ''Salamandra salamandra almanzoris'', kiu prenis sian nomon el la monto kaj kiu estas endemia de kelkaj malmultaj glaĉeraj valoj de tiu montaro Gredos.<ref>Ministerio de Medio Ambiente (2006). «Salamandra salamandra almanzoris». [http://www.magrama.gob.es/es/biodiversidad/temas/conservacion-de-especies-amenazadas/salamandra_comun_tcm7-21071.pdf] Alirita la 30an de Junio 2016.</ref>
 
==Historio==
Linio 6:
La monto ricevis sian nomon de Almanzor aŭ Al-Mansur (araba por "la venkinto"). [[Al-Mansur Ibn Abi Aamir]] estis generalo kaj ŝtatisto en islama Hispanio ([[Kalifujo de Kordovo]]) dum la fino de la [[10-a jarcento]]. Muhammad bin Abi Amir estis lia reala nomo; la maŭroj en Hispanio donis al li la titolon de Al-Mansur pro liaj venkoj super la kristanoj.
 
Dum liaj multaj kampanjoj, Al-Mansur pasis laŭdire proksime de tiu monto kaj li estis ensorĉita per ĝia beleco. Laŭ kelkaj legendoj li eĉ supreniris la montopinton, laŭ kelkaj ĉevalrajde.
 
Almanzor estis grimpita por la unua fojo laŭ registroj en septembro 1899 fare de M. González de Amezúa kaj José Ibrián. Espada, Ontañon kaj Abricarro faris la unu-vintran supreniron en 1903. En 1960, 1 m alta ferkruco estis metita sur la montpinton.
 
==Notoj==
<references/>
 
[[Kategorio:Montoj de Hispanio]]