Ŝablono-Diskuto:Sufiksoj en Esperanto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Pluraj literokombinoj nun menciataj en la informkesta listo "neoficialaj sufiksoj" tute ne estas sufiksoj. Neoficiala sufikso estus literokombino kiu funkcias kiel sufikso, nur n...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Pluraj literokombinoj nun menciataj en la informkesta listo "neoficialaj sufiksoj" tute ne estas sufiksoj. Neoficiala sufikso estus literokombino kiu funkcias kiel sufikso, nur ne ricevis oficialan aprobon. Sed ekzemple la literokombino -istan- tute ne konsidereblus alternativo al la klasika afikso -uj- uzebla por kreo de landonomoj. Kontraŭe simple ekzistas malmultaj landoj en centra Azio, kies nacilingva landonomo rekte aŭ nerekte influita per la tjurka lingvaro estas transformebla al esperantlingva landonomo "Kirgizistano", "Uzbekistano", "Kazaĥstano" (eĉ sen "i"), "Turkmenistano", "Afganistano" (kun najbaraj "Dagestano" ankaŭ sen "i" kaj "Pakistano", kiuj tute ne rilatas al bazaj vortoj "dag" aŭ "pak"). Simple tiuj vortoj havas samajn lastajn literojn, kaj uzeblus en rimo, kiel "kato", "rato", "ŝato"... Se "-istan-" '''estus''' neoficiala sufikso kiu el etnonomo kreus landonomon, devus ankaŭ ekzisti "neoficialaj, sed praktike uzataj landonomoj" "Litovistano", "Flandristano", "Koreistano", "Katalunistano", "Japanistano", "Germanistano" - sed tiaj landonomoj neniel ekzistas, simple ĉar "-istan-" tute ne estas neoficiala sufikso. Bertil Wennergren en [[PMEG]] listigas la literokombinon [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/istan.html kvazaŭ "neoficiala sufikso"], sed samtempe konfirmas ke "ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun “(i)stan”". Per tio li mem konfirmas ke ne temas pri sufikso, kiu uzeblus sen tia limigo. Evidente li simple volis komenti pri la imagebla (kvankam malĝusta) vidpunkto konsideri la literokombinon "neoficiala sufikso", kaj tial traktis ĝin en tiu kategorio. Sed tiu ordigo trakti la temon kadre de la kategorio "neoficialaj sufiksoj" ne signifas ke per tio ĝi iĝas sufikso. Simile statas pri pluraj pliaj literokombinoj nun listigitaj en la informkesta listo "neoficialaj sufiksoj", sed mi nun pro tempomanko ne traktas pliajn, nur forprenas el la listo la malĝustan literokombinon ISTAN/ESTAN/STAN. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 13:32, 1 jul. 2016 (UTC)
Reiri al la paĝo "Sufiksoj en Esperanto".