Hungara Popola Respubliko (1918-1919): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
parte tradukita
→‎Historio: parte tradukita
Linio 59:
 
La {{daton|24|10}} la kontraŭ-[[Habsburgoj|habsburga]] opozicio formis Hungaran Nacian Konsilion ({{langi|hu|Magyar Nemzeti Tanács}}), kiu fakte ekfunkciis kiel paralela parlamento. La {{daton|11|11|1918}} la Imperiestro de Aŭstrio kaj Reĝo de Hungario [[Karolo la 1-a (Aŭstrio)|Karolo la 1-a]] deklaris sian forflankiĝon disde la regado super Aŭstrio. La {{daton|12|11}} 1918 la Imperia Konsilio de Aŭstrio ({{lang-de|Reichsrat}}) malfondis monarĥion, kio per si mem igis disŝiron de la aŭstra-hungara unio kaj likvidon de Aŭstrio-Hungario. La {{daton|13|11}} 1918 Karolo la 1-a deklaris sian forflankiĝon ankaŭ disde la regado super Hungario. La {{daton|16|11}} 1918 la Nacia Asembleo ({{lang-hu|Országgyűlés}}) malfondis monarĥion kaj deklaris anstataŭ la eksa Hungara Reĝlando la Hungaran Popolan Respublikon, la unuan demokratian ŝtaton en Hungario. Estiel prezidanto estis elektita [[Mihály Károlyi]]. Samtage estis malfondita la Ĉambro de Nobeloj.
 
La {{daton|21|3|1919}} la Socialdemokrata partio de Hungario kaj la Komunista partio de Hungario unuiĝis en Socialistan partion de Hungario. Ĝi disponis pli ol duonon de lokoj en la Budapeŝta laborista-soldata konsilio, kiu samtage malfondis la Nacian Asembleon kaj la Hungaran Nacian Konsilion, alprenis ŝtatpotencon kaj deklaris la Hungaran Sovetrespublikon. La {{daton|23|6}} 1919 la Budapeŝta laborista-soldata konsilio trandonis ŝtatpotencon al la Centra plenuma komitato de laboristaj-kamparanaj-soldataj konsilioj, elektita de la Nacia kunveno de laboristaj-kamparanaj-soldataj konsilioj.
 
La {{daton|7|8}} 1919 rezulte de invado de rumana armeo al Hungario la ŝtatpotenco estis forprenita disde la Centra plenuma komitato de laboristaj-kamparanaj-soldataj konsilioj kaj transdonita al la regento [[Jozefo Aŭgusto de Habsburgo-Loreno]], samtage li enpostenigis ĉefministron [[István Friedrich]]. La {{daton|23|8}} la [[regento]] abdikis, funkcioj de ŝtatestro estis sur ĉefministro. La {{daton|24|11}} 1919 [[Károly Huszár]] iĝis ĉefministro.
 
La [[25-a de januaro|25-an]]—{{daton|26|1|1920}} okazis baloto en la Nacian Asembleon, plejmulton ricevis [[Konservismo|konservistoj]]. La {{daton|1|3}} 1920 la Nacia Asembleo anoncis restarigon de monarĥio; reĝo ne estis elektita, kiel regento estis deklarita [[Miklós Horthy]].