Hungara Popola Respubliko (1918-1919): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: parte tradukita
preskaŭ fintradukita
Linio 65:
 
La [[25-a de januaro|25-an]]—{{daton|26|1|1920}} okazis baloto en la Nacian Asembleon, plejmulton ricevis [[Konservismo|konservistoj]]. La {{daton|1|3}} 1920 la Nacia Asembleo anoncis restarigon de monarĥio; reĝo ne estis elektita, kiel regento estis deklarita [[Miklós Horthy]].
 
== Ŝtatformo ==
Leĝodona aŭtoritato estis la Nacia Asembleo ({{langi|hu|Országgyűlés}}), fakte ĝiajn funkciojn plenumadis la Hungara Nacia Konsilio, ŝtatestro estis Prezidanto ({{langi|hu|Elnöke}}) elektata fare de la Nacia Asembleo, plenuma aŭtoritato estis la Registaro konsistinta el Ĉefministro ({{langi|hu|Miniszterelnök}}) kaj ministroj, estis enpostenigata fare de prezidanto kaj portis respondecon antaŭ la Nacia Asembleo.
 
=== Politikaj partioj ===
* Komunista partio de Hungario
* Socialdemokrata partio de Hungario
* Nacia laborista partio ({{langi|hu|Nemzeti Munkapárt}}, liberala)
* Sendependeco 48 kaj Partio de Kossuth ({{langi|hu|Függetlenségi 48-as és Kossuth Párt}}, konservisma)
* Katolika popola partio ({{langi|hu|Katolikus Néppárt}}, konservisma)
* Ŝtata kristana-socialista partio ({{langi|hu|Országos Keresztényszocialista Párt}}, konservisma)
 
== Administra divido ==
La teritorio de la Hungara Popola Respubliko estis disdividita je [[ĵupo]]j ({{langi|hu|vármegye}}) kaj urboj kun rajtoj de regionoj ({{langi|hu|törvényhatósági jogú város}}). Ĵupoj estis disdividitaj je urboj ({{langi|hu|város}}) kaj municipoj ({{langi|hu|község}}).
 
Reprezenta aŭtoritato de ĵupo estis ĵupa asembleo ({{langi|hu|vármegyei közgyűlés}}) elektata fare de la loĝantaro, plenuma aŭtoritato de regiono estis guberniestro ({{langi|hu|alispán}}) elektata fare de la ĵupa asembleo. La centra ŝtatpotenco estis reprezentata de reprezentanto de la registaro ({{langi|hu|főispán}}), kiu estis enpostenigata fare de la prezidanto laŭ propono de ministro pri internaj aferoj.
 
Reprezenta aŭtoritato de municipo estis municipa asembleo ({{langi|hu|községi képviselők}}; en urboj respektive urba asembleo, {{langi|hu|városi képviselők}}) elektata fare de la loĝantaro, plenuma aŭtoritato de municipo estis urbestro ({{langi|hu|polgármester}}) enpostenigata fare de la municipa asembleo.
 
[[:Kategorio:Aperis en 1918]]
[[:Kategorio:Malaperis en 1919]]
[[:Kategorio:Historio de Aŭstrio-Hungario]]
[[:Kategorio:Eksaj respublikoj]]