Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
La '''Dekana Preĝejo de Sankta Maria Magdalena''' en [[Karlovy Vary]] estis konstruita laŭ projekto de elstara praga arkitekto [[Kilian Ignac DIEZENHOFERDiezenhofer]]. (Devene sur tiu ĉi loko staris gotika preĝejeto el la jaro 1485, kiu forbrulis dum brulkatastrofo en la jaro 1604). Iniciatoro de la nova grandioza preĝejo estis imperiestro Karolo la VI-a, kiu vizitis la urbon Karlovy Vary en la jaro 1721 kaj donacis mil dukatojn por la nova preĝejo al grandmajstro de la ordeno de Kruckavaliroj "kun ruĝa stelo", kiu poste konstruadon organizis. '''La unuan bazan ŝtonon''' oni metis en la jaro [[1732]] kaj jam en la jaro [[1736]] (t.e. post kvar jaroj) la preĝejo estis finkonstruita. Sed internan ekipaĵon oni kompletigis ankoraŭ dum la unua duono de la 18-a jarcento. La navo havas formon de elipso - la fronto direktas al Foirejo (''tržiště''). Paro de turoj kun bulbaj kaskoj estas tre efika. La turoj estas simetrie lokitaj kaj inter ili estas geometrie farite stuka ornam-aĵo kun karakterizaj signoj de baroka stilo. La preĝejo estas unu el 1a plej valoraj kaj unuavicaj memoraĵoj de kulmina baroko en Bohemio. (En la keloj estas videblaj dikaj tavoloj de termofonta ŝtono aragonito)
 
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]