Leif Nordenstorm: Malsamoj inter versioj

100 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
[[Dosiero:Leif Nordenstorm.jpg|thumb|right|Leif Nordenstorm]]
'''Leif NORDENSTORM''' (naskiĝis en 1960) estas [[Svedio|sveda]] Esperantisto, doktoro pri [[teologio]], [[pastro]] en la [[Eklezio de Svedio|Sveda eklezio]], kaj estro de la porpastra kursejo ''Stiftelsen Fjellstedtska Skolan'' en [[Upsalo]], [[Svedio]].
 
Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en [[Kiruna]] en norda Svedio, kie li en 1974 komencis lerni Esperanton. Post tio li redaktis plurajn en Esperanto-gazetojn, i.a. ''ktp'' de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' kaj ''La Espero'' de Sveda Esperanto-Federacio. Profesie Nordenstorm estas pastro en la [[Eklezio de Svedio|Sveda eklezio]] ([[luterana]]) ekde 1986. Li bakalaŭriĝis dufoje, unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en 2002 per la disertacio ''La misio de [[Oomoto]] en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo''.
 
En 2005 aperis lia unua romano en Esperanto, ''Arne, la ĉefido''. La novelo ''Signoj en ŝtormo'' aperis en "Vizaĝoj: novelaro 2000-2009" (Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2010).
479

redaktoj