Latina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 100:
'''''Noto:''' En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ ([[akuto]]); do "ímperat" estu [IMperat].''
La [[akcento]] falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. am'''ī'''cus, sed f'''ā'''bula, ĉar ''u'' estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. ''muta cum liquida'', kiam la sonanton sekvas ''p, b, t, d, g, c'' , kaj pli poste ''r'' aŭ ''l'' , ekz. ''li'''br'''um'': tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la ''li-'' silabo restas mallonga.
 
===Gramatiko===
Klasika Latino estis tre '''fleksia''' lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas
la gramatikan funkcion de vortoj.
 
Ĉe la '''substantivo''' kaj '''adjektivo''' estas ses '''kazoj''', kies formoj
malsamas laŭ la '''nombro''', '''genro''', kaj '''[[deklinacio]]''' (specifa fleksiaro) de la vorto.
Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto ''amicus'' (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):
<table border="1" borderwidth="0">
<tr><th>kazo</th><th>singularo</th><th>pluralo</th><th>proksimuma traduko</th></tr>
<tr><th>[[nominativo]]</th><td>amîcus</td><td>amîcî</td><td>''amiko(j)''</td></tr>
<tr><th>[[genitivo]]</th><td>amîcî</td><td>amîcôrum</td><td>''de amiko(j)''</td></tr>
<tr><th>[[dativo]]</th><td>amîcô</td><td>amîcîs</td><td>''al amiko(j)''</td></tr>
<tr><th>[[akuzativo]]</th><td>amîcum</td><td>amîcôs</td><td>''amiko(j)n''</td></tr>
<tr><th>[[ablativo]]</th><td>amîcô</td><td>amîcîs</td><td>''el/per amiko(j)'' (aŭ post prepozicio)</td></tr>
<tr><th>[[vokativo]]</th><td>ô amîce</td><td>ô amîcî</td><td>''ho amiko(j)!''</td></tr>
</table>
 
Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per '''prepozicioj''' kune kun la
ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo).
La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj '''[[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]]'''
enhavis du pliajn kazojn: la '''[[instrumentalo]]''' kaj la '''[[lokativo]]'''. En la latina,
la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.
 
En la '''[[vulgara latina]]''', la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du,
nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj per
prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj [[latinidaj lingvoj]],
nur la [[rumana lingvo|rumana]] ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.
 
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:
 
*'''bonus amicus''' ''bona amiko'' (virgenra nominativa singulara)
*'''bonorum amicorum''' ''de (la) bonaj amikoj'' (virgenra genetiva plurala)
*'''bonam amicam''' ''bonan amikinon'' (ingenra akuzativa singulara)
 
La verbo fleksiiĝas laŭ la '''nombro''' (singulara, plurala) kaj '''persono'''
(unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ '''tempo''' ([[prezenco]], [[imperfekto]],
[[paseo|pasea]] [[perfekto]], [[pluskvamperfekto]], [[futuro]], futura perfekto),
'''voĉo''' (aktivo, pasivo) kaj '''modo''' ([[indikativo]], [[subjunktivo]], [[imperativo]]).
Ankaŭ estas la '''infinitivo''', la adjektivecaj '''participoj''' (prezenca, perfekta, futura),
kaj la substantivecaj '''[[gerundo]]''' kaj '''[[supino]]'''.
 
'''Adverboj''' kaj '''konjunkcioj''' ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo,
same kiel en la plej multaj el la nuntempaj [[Slava lingvaro|slavaj lingvoj]]. La artikoloj de la [[latinidaj lingvoj]] evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (''ille'', ''illa'', ''illud'' aŭ ''ipsus'', ''ipsa'', ''ipsum'').
 
La ĝenerala vortordo de klasika latino estas '''[[SOV]]''' - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.
 
== Specimeno ==