270 694
redaktoj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 18:
* '''[[ExtraSchicht]]''' (esperante: ''KromSkiplaboro'') estas unutaga kulturfesto en la kernaj urboj de la Ruhr-Regiono. Ĝi estas ankaŭ konata kiel ''Nacht der Industriekultur'' (Nokto de la Industrikulturo). ExtraSchicht surscenigas unu fojon en la jaro pro dum junia aŭ julia nokto iamajn industrikonstruaĵojn, aktualajn produktejojn, minejojn kaj ŝutmontojn kiel prezentejoj de industrikulturo, klarigante per tio la ŝanĝiĝo de la Ruhr-Regiono de pezindustria al moderna ekonomia kaj kultura regiono.
* ''[[Henrichshütte]]'' estas iama ŝtalproduktejo en [[Hattingen]] (Germanujo), kiu nuntempe funkcias kiel muzeo. La uzino ekestis 1854 kaj ricevis sian nomon laŭ la grafo Henrich je Stolberg-Wernigerode (1772–1854). Ĝi estis unu el la plej tradiciaj ŝtalproduktejoj de la Ruhr-Regiono, precipe fama pro sia [[valorŝtalo]]. Malgraŭ ŝanĝiĝantaj posedaj firmaoj ĝi ĉiam tenis sian nombron. Ekde 1987 Henrichshütte estis malfunkciigata: en 1987 altfornoj 2 kaj 3 same kiel la rulforĝejo, en 1993 la ŝtalfabriko, en 2003 la forĝejo.
==Naturo==
''[[Emscher Landschaftspark 2010|Emscher Landschaftspark]]'' [pejzaĝoparko Emscher] estas regiona parko en la norda Ruhr-Regiono. Ĝi estas regiona kunlaborprojekto por la kreado de interligita parksistemo. Pro la industria kaj minekspluata pasinteco de la regiono la naturpejzaĝo de la Ruhr-Regiono estas treege koloniigita, dispecigita, multfoje ŝanĝita kaj kelkloke detruita. Celo de la pejzaĝoparko estas la kreado de nova parktipo, kiu interligas malsamajn liberajn spacojn: regionojn de la konserviĝinta antaŭindustria kulturpejzaĝo, partojn de la ekde 1920 difinitaj regionaj verdozonoj, industrian pejzaĝon kaj postindustrian pejzaĝon.
== Esperanto en la Ruhr-regiono ==
|