Chomutov: Malsamoj inter versioj

9 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
korekto de nombro de loĝantoj
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q146356))
e (korekto de nombro de loĝantoj)
| notoj =
}}
'''Chomutov''' (prononcu Ĥomutov) estas urbo kun 52ĉirkaŭ 49 000 loĝantoj. Estas ĉi tie reprezentita industrio de brulmaterialoj ([[karbo|brunkarbo]]) kaj [[energetiko]] (hidroelektrejoj), metalurgia (ferfabriko kaj laminatejo), maŝinindustrio kaj teksindustrio. Chomutov estas signifa trafikvojkruciĝo; kruciĝas ĉi tie fervojoj el urboj [[Karlovy Vary]], [[Žatec]], [[Most]] kaj [[Vejprty]]. La ĉirkaŭaĵo de la urbo estas dezertigita pro supraĵa minado de brunkarbo.
 
La urbo, menciata unuafoje al la jaro [[1252]], estiĝis en vojo ĝis [[Leipzig|Lepsiko]]. En la jaro [[1264]] ĉi tie [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] konstruis komendon. Chomutov estas urbo ekde la jaro [[1335]]. En [[husmovado|husanaj]] militoj la urbo staris en katolika flanko, tial ĝi estis konkerita de [[Jan Žižka]] kaj okupita de praganoj. Ekde la jaro [[1571]] ĝi estis posedaĵo de familio Hasištejnidoj el Lobkovice, kontraŭ kies rekatoligemaj klopodoj eksplodis en la urbo en [[1591]] granda ribelo. En la jaro [[1605]] Chomutov fariĝis reĝa urbo. Dum la [[tridekjara milito]] ĝi estis kelkfoje prirabita de svedaj soldataroj. En la [[16-a jarcento]] oni komencis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo mini ferercon, kiu pli malfrue (precipe en la 1-a duono de la [[19-a jarcento]]) fariĝis bazo de evoluo de la industrio kaj de la minado de karbo. En la jaro [[1870]] Chomutov estis aligita al la fervojo. En la jaro [[1938]] estis evakuita ĉeĥa loĝantaro, en la fino de la [[dua mondmilito]] Chomutov estis kelkfoje bombardita.
10 523

redaktoj