Monumento de Volinia Masakro en Varsovio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta kompletigo
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
'''Monumento de Volinia Masakro en Varsovio''' estis malkovrita la 11-an de julio 2013 en la 70-an datrevenon de la [[genocido|genocida]] [[Volinia masakro]], kaj precipe de la kruela [[Sanga dimanĉo en Volinio]]. Dominanta elemento de la [[monumento]] estas sepmetra [[kruco]] kun figuro de [[Jesuo Kristo]] sen [[brako]]j. La monumento etendiĝas sur 160 kvadrataj metroj. Antaŭ la kruco troviĝas 18 tabuloj kun nomoj de lokoj el sep antaŭmilitaj [[vojevodio]]j de la [[Dua Pola Respubliko]]: [[Volinio|Volinia]] (kun la ĉefurbo en [[Lucko]]), Poleskie (kun la ĉefurbo [[Bresto (Belorusio)|Bresto]]), Stanisławowskie (kun la ĉefurbo [[Ivano-Frankivsk]]), Tarnopolskie (kun la ĉefurbo [[Ternopilo]]), Lwowskie (kun la ĉefurbo [[Lvovo]]), parte [[Lublina Provinco|Lubelskie]] kaj Krakowskie (kun la ĉefurbo [[Krakovo]]). Sur la monumento, sur unu el tabuloj oni fiksis surskribon: ''Omaĝe al polaj civitanoj, [[viktimo]]j de amasa [[krimo]] kun [[genocido|genocida]] trajto faritaj de [[Ukraina Ribela Armeo]] en la jaroj 1942-1947 sur teritorioj de estintaj sep vojevodioj de la Dua Respubliko''. En [[sarkofago]] ĉe piedoj de la kruco estos kolektata tero kun 2136 lokoj, kies nomoj videblas sur la tabuloj. Aŭtoro de la monumento al viktimoj[[viktimo]]j de Volinia krimo, staranta en la kvartalo [[Żoliborz]], estas [[skulptisto]] [[Marek Moderau]].
 
==Famuloj murditaj de ukrainaj naciistoj==
* [[Tadeusz Hołówko]]
* [[Zygmunt Rumel]]
 
==Memorigo==
Dum la 73-a datreveno la unua ukraina altranga politikisto [[Petro Poroŝenko]], okaze de [[NATO]]-pintkunveno en Varsovio, omaĝis al la viktimoj. Soldatoj de la 27-a Volinia [[Infanterio|Infanteria]] Divizio de [[Pola Enlanda Armeo]] ankaŭ omaĝis antaŭ la apuda [[divizio|divizia]] monumento.
 
==Vidu ankaŭ==