Modernismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 9:
Praktike, la plej granda triumfo de modernismo estas [[moderna scienco]] kaj industria komforto – la granda forigado de malsano, malsato, penega laboro kaj malriĉeco por la plimulto en nacioj industriigitaj. Filozofie, la plej granda ĝisnuna triumfo estis la eltrovo de [[DNA]] en [[1953]] de Crick kaj Watson – ke vivo havas bazon materialisman, ne "spirita" aŭ iele nedifinebla ([[vitalismo]]). Se sciencistoj kaj filozofoj povos eltrovi tian bazon por la menso – oni nun penadas (ekzemple, [[Crick]], [[Minsky]] kaj [[Dennett]]) – la filozofia triumfo de modernismo estos preskaŭ tuta.
 
Sed tia triumfo portas koston: la sama sistemo kiu povas amase produkti sapon, ankaŭ povas amase produkti mortintojn: [[Hiroŝimo]], [[Auschwitz|Aŭŝvico]], [[Dresdeno]], [[Stalino]], ktp. Kaj eĉ en tempo de paco, modernismo, per tia industria komforto, iom post iom detruas la planedon (kiel diras verduloj). Sed la plej profunda manko de modernismo: kvankam ĝi nutras la ventron kaj eĉ la menson, ĝi ne nutras la koron de homo, la spiriton (kiel diras la romantikistoj, [[hipioj]], [[Unamuno]], [[Kerouac]], [[Lewis MUMFORDMumford]] kaj [[Johano Paŭlo la 2-a]], inter aliaj). Tial religio ankoraŭ floras kaj ofte staras kontraŭ modernismo.
 
Por la fina triumfo, modernismo devas ne nur klarigi la koron de homo materialisme, sed ankaŭ nutras ĝin. Tio ŝajnas preskaŭ malebla, sed historio estas plena de la paradoksa kaj la neatendita.