Bavario: Malsamoj inter versioj

68 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
 
[[Dosiero:Wieskirche in der Abendsonne.jpg|eta|maldekstra|<center>Preĝejo ''[[Wieskirche]]'' en [[Steingaden]], [[monda heredaĵo de Unesko]]]]
En [[1918]] kaj [[1919]] Bavario fariĝis respubliko, aŭ "Libera Ŝtato", kiel oni preferas diri (tio estas malnova germanismo por respubliko). La landon skuis ekstremistaj puĉo-provoj, unue de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj ([[Bavara Soveta Respubliko]]), poste de dekstraj ekstremistoj, ĉefe la "Hitler-puĉo" de [[1923]]. En Munkeno fondiĝis la partio ''DAP'', al kiu aliĝis [[Adolf Hitler]] (la posta ''NSDAP''), kaj tie ankaŭ poste restadis ĝia sidejo. La kongresoj de [[NSDAP]] okazis en [[Nurenbergo]].
 
Bavario eliris la Duan Mondomiliton multe detruita kaj devis akcepti multajn rifuĝintojn. La lando estis ankoraŭ tre agrikultura. Politike, la partia spektro malsamis al la resto de (okcidenta) Germanio: ekzistis propra Bavara Partio, sed ĝi fine malvenkadis kontraŭ la [[Christlich-Soziale Union in Bayern|Kristan-Sociala Unio]] ([[CSU]]). Tiu nova partio estas la "fratina" partio de la kutima [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|Kristan-Demokrata Unio]] kaj formas komunan frakcion kun ĝi en la federacia parlamento de Germanio. CSU regadas Bavarion, unue komune kun koaliciaj partneroj, ekde [[1957]]. De [[1962]] ĝis [[2008]] ĝi regis sola, kun absoluta plimulto. Ekde [[2008]], kiam ĝi perdis la absolutan plimulton en la septembra baloto, ĝi koalicias kun [[FDP]].
180 528

redaktoj