Internacio de Proleta Esperantistaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Aldono de foto de 2a IPE
Linio 17:
La faŝista ekrego en [[Germanio|Germanlando]] detruis la junan IPE-centron Berlino. Estis ĉesigita la eldonado de „[[Internaciisto]]“. Internacia IPE-oficejo estis transportita el Berlino al Amsterdamo, [[Holando]]. Kiel organo de IPE de post julio [[1933]] komencis aperadi nova gazeto „[[Sur Posteno]]“ en [[Moskvo]] (de post oktobro [[1934]] ĝi aperas en Amsterdamo).
 
[[File:1935 Antverpeno Solidareco.jpg|thumb|1935 Antverpeno Solidareco]]
En aŭgusto 1934 en [[Lille]] ([[Francio|Franclando]]) estis kunvokita internacia konferenco de IPE, partoprenita de 73 delegitoj el 9 landoj. Ĝi decidis starigi internacian IPE-centron en [[Leningrado]], plifortikigante samtempe la IPE-oficejon en Amsterdamo. Samtempe la konferenco alvokis ĉiujn E-istojn al IPE, SAT, ISE, k. a. partopreni la laboron de PEK ([[Proleta Esperanta Korespondanto]]), kiu prezentas la plej bonan bazon por unuecfronta agado de ĉiuj anoj de tiuj organizaĵoj. La 2-an IPE-kongreson la konferenco de Lille decidis okazigi en [[Antverpeno]] en [[1935]]; ĝi efektive okazis je la 12-a kaj 13-a de aŭgusto 1935.
 
Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj unuigajn komitatojn kun proks. 5.500 membroj. Fine de [[1934]] IPE havas 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun proks. 14.000 membroj; nome - sekcioj: [[SEU]] - 8000, [[GLEA]] - 2000, [[JEP]] - 800, Bulg. [[LEA]] - 500, Ĉinlando - 400, Brita LEA - 300, [[Japana Proleta Esperanta Unio]] - 150, [[LEANA]] - 100, [[Sarlando]] - 100, [[Aŭstralazio]] - 100; unuigaj komitatoj: [[Nederlando]] - 200, [[Svedio|Svedlando]] - 75, [[Hispanio|Hispanlando]] - 75, [[Norvegio|Norveglando]] - 50, [[Ĉeĥoslovakio]] - 50, [[Estonio]] - 50, [[Latvio]] - 50, [[Islando]] - 25, [[Danio|Danlando]] - 25, [[Grekio|Greklando]] - 15, [[Svisio|Svislando]] - 10 k. a. v. La. borista Movado.