Fondita sur roko. La filozofio de Spinoza post tri jarcentoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
Albert Goodheir tradukis sian studon anglen kiel ''Founded on a Rock, the Philosophy of Spinoza after Three Centuries'' (1977).

{{Citaĵo|Libroj originale verkitaj en Esperanto pri [[Filozofio|filozofiaj]] temoj ne abundas, kaj mi dubas, ĉu ekzistas io simila al ĉi tiu treege interesa kaj bonstila verketo. Mi lernis multe el ĝi.
La [[doktrino]] de Baruĥ (poste Benedikto) [[Spinozo|Spinoza]], kiun la [[sinagogo]] de Amsterdam solene kondemnis kaj malbenis kaj kies tombo troviĝis en kristana preĝejo, estis nek [[ateismo]] (kvankam liaj malamikoj ofte atakis lin kiel ateiston) nek [[teismo]] nek [[deismo]] nek [[panteismo]] en la ordinara senco de tiuj vortoj, sed io, kion oni kelkfoje nomis [[panenteismo]] ("ĉio en Dio").
D-ro Goodheir tre bone klarigis la filozofion mem, ĝian historian influon kaj ĝian nuntempan signifon.
Mi trovis nur kelkajn faktajn eraretojn. Spinoza ne estis 24-jara, kiam la sinagogo forpelis lin, sed nur 23-jara (li naskiĝis en novembro [[1632]] kaj oni ekskomunikis lin en julio [[1656]]). La [[menonitoj]] ne estas "Nederlanda [[Protestantismo|protestanta]] sekto", sed tiu religia movado komenciĝi en [[Svisujo]] kaj poste ricevis sian nomon laŭ la frisa-nederlanda [[pastro]] Menno Simonis. Mi dubas, ke Spinoza "lernis la [[Itala lingvo|italan lingvon]]". Se li konis la verkojn de [[Giordano Bruno]], ili povis esti [[Latina lingvo|latinlingvaj]].
D-ro Goodheir verkas en bela kaj eĉ eleganta Esperanto. Kelkaj novaj vortformoj kaj vortkunmetoj, kiujn li uzas, ŝajnas al mi tre trafaj : "maljam", "la ĉiomo", "kontraŭfalo" (anstataŭ "seniluziigo").
Eble iu leganto trovos la entuziasmon de la aŭtoro iom troa. En la titolo li diras, ke la filozofio de Spinoza estas "fundita sur roko" kompare al aliaj doktrinoj, kiuj estas "domo konstruita sur sablo" (p. VII).
Laŭ Goodheir "Spinoza estas kritikanto, ne parto de la filozofia tradicio de la Okcidento". Mi memoras similajn dirojn de aliaj aŭtoroj pri Giordano Bruno, Nietsche kaj [[Kierkegaard]] kaj emas pensi, ke ilia unikeco - kiel la unikeco de Spinoza - estas relativa, ne absoluta. Sed mi ne kverelos pri tio.
Se d-ro Goodheir ne havus tiom da admiro por Spinoza, li ne estus verkinta ĉi tiun libron - kaj tio estus bedaŭrinda. |majo 1979, [[Wilhelm Solzbacher|William Solzbacher]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], numero 881(5), paĝo 91}}

==Referencoj==