10 Downing Street: Malsamoj inter versioj

rezidejo kaj laborejo de la ĉefministro de Britio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'maldekstre|120px|<center>blazono de la registaro de Britio dosiero:10 Downing Street. MOD 45155532.jpg|...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:10, 16 jul. 2016

10 Downing Street, ofte en Britio nomata simple "Number 10", do "Numero 10", estas la sidejo de la registaro de Britio, angle nomata Her Majesty's Government, kimre Llywodraeth Ei Mawrhydi, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Sinjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la ĉefministro de Britio.

blazono de la registaro de Britio
blazono de la registaro de Britio
la enireja pordo de 10 Downing Street

Situanta en la strato Downing Street en la Urbo de Westminster, parto de Granda Londono, la domo Numero 10 aĝas pli ol tri cent jarojn kaj enhavas proksimume cent ĉambrojn. Privata loĝejo okupas la trian etaĝon kaj estas kuirejo en la kelo. La aliaj etaĝoj enhavas oficejojn kaj konferencejon, akceptejon, sido- kaj manĝoĉambroj. En la domo laboras la ĉefministro, kaj ministroj, ŝtatestroj kaj eksterlandaj eminentuloj estas akceptataj kaj gastigataj tie. Ĉe la dorso de la konstruaĵo estas ena korto kaj teraso apud ĝardeno de 2 000 kvadrataj metroj. Najbara al la Sanktajakoba Parko, Numero 10 estas proksima al la Palaco Buckingham, la londona loĝejo de la brita monarko, kaj la Palaco de Westminster, la renkontiĝejo de la du ĉambroj de la parlamento de Britio.