Kalio (diino): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Kaligoddess.jpg|thumb|300px|right|Kali]]
'''Kalio''' ({{lang-sa|काली}}, '''''KálíKālī''''') estas Diino de morto kaj pereo, ŝi estas teruriga aspekto de diino [[Párvatí]]. Por moderna perceptado de la mondo ŝi estas la plej mistera staturo de hinda [[panteono]]. Kiu ne sentus teruron kaj naŭzon al nuda malhela virino kun [[kolĉeno]] el [[homo|homaj]] [[kapo]]j kaj [[jupo|jupeto]] el homaj [[mano]]j, precipe se ŝi havas en sia mano freŝe senkorpigitan kapon kaj sangmakulitan [[glavo]]n. Ŝia nomo devenas el vorto ''kála'', tempo. Ŝi prezentas potencon de tempo, la tempon, kiun ni ĉiuj perceptas kaj kontraŭ kiu ni estas senpovaj. Tial [[Kriŝna]] diras en [[Bhagavadgíta]]: ''"Mi estas tempo, kiu kuras seninterrompe neniigante mondojn."''
 
Kiel Kálí estas bildigata? Sur fono estas kremacia aŭ sepulta loko, milita kampo. Estas ĉi tie mortaj kripligitaj korpoj. Kálí staras sur la kuŝanta korpo de sia edzo [[Ŝivao]]. Kontraŭ la heleco de la korpo de Ŝiva, la nuda Kálí estas kolorigita malhele blue preskaŭ nigre. La haroj neregulitaj, la jupoj el la homaj manoj, la kolĉeno el kvindek [[kranio]]j. Ŝi havas tri okulojn kaj kvar manojn, la ruĝetan vizaĝon kaj la montritan [[lango]]n. La [[nudeco]] esprimas senfinan kosmon, kiu estis kreita fare de dio kaj la dio enpaŝis en ĝin. Eĉ kiam ĉio pasos, la dieco restos netuŝita kaj nesenvualigita. La nigra koloro signifas, ke ĉio vaporiĝos en la tempo sen unusola spuro de la antaŭa ekzistado. La mano estas simbolo de laboro. La jupoj el homaj manoj prezentas ŝian ĝuon el produktoj de homa laboro. La malsuprenigitaj haroj signifas ŝian nekatenitan liberecon. La kvindek kranioj estas kvindek literoj de alfabeto, kvindek sonoj, kiu estis la prakomenco de universo. La situoj de ŝiaj manoj (mudra) certigas ŝirmon (Abhaja) kaj donas afablecon (Varada). Per ''abhaja'' de ''mudra'' ŝi diras al siaj timigitaj infanoj: ''"Ne timu, mi estas Via kara patrino!"'' Ŝivao kuŝanta same kiel la morta korpo simbolas absolutan, nepriskribeblan diecon. Kálí staranta sur lia brusto simbolas ''ŝakti'', energion, kiu ne povas ekzisti mem pri si. Ilia situo estas simbolo de kunigo de energio kaj ties fonto. Sed Kálí ne estas sole teruro. Kálí estas ankaŭ nekatenita ĝojo kaj paco de eterna nokto.