Dalito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La dalitoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la Hinduisma socio, ekzemple lavi vestaĵojn, purigi necesejojn, labori kun mortaj bestoj aŭ tuŝi kadavrojn. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estis devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj homoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la pli altaj kastoj, aŭ eĉ promeni en apartaj kvartaloj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.
 
Homoj estas konsiderataj dalitoj se ili naskiĝis en dalita familio, kaj ne eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive. La dalitoj mem, same kiel la cetero de la Hinduistoj, dividiĝas en multajn [[Ĝatioĝatio]]jn, kiuj estas heredaj grupoj kies membroj ofte havas la saman familian nomon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman laboron aŭ laborojn.
 
La Dalitoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la Hinduisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar varnoj, la [[Brahmano]]j, la [[Vajŝjo]]j, la [[Kŝatrijo]]j kaj la [[Ŝudro]]j, kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio [[Puruŝa]], kaj fine la Dalitoj, kiuj ne devenis de lia korpo.