Georg Fabricius: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
de germana renesanco
Linio 1:
[[File:Georgius Fabricius (1516-1571).png|thumb|<center>Antikva kristana lernejo por infanoj, publikigita en [[1565]]</center>]] '''Georg FABRICIUS''' (vere: ''Goldschmidt''; naskiĝinta en la [[23-a de aprilo]] [[1516]] en [[Chemnitz]], mortinta en la [[15-a de julio]] [[1571]] en [[Meißen]]) estis germana [[filologio|filologo]] kaj [[pedagogio|pedagogo]].
 
== Vivo kaj agado ==
Jam kiel junulo li entuziasmiĝis pri [[Reformacio|reformaciaj]] ideoj. En Chemnitz li trejnitis ĝis la jaro 1524, poste li iris al [[Annaberg-Buchholz|Annaberg]] (rektoro Johann Rivius), en 1535 al [[Lepsiko]] al Kaspar Borner (Thomas-lernejo kaj universitato). Ĝis 1538 Fabricius estis instruisto en Chemnitz kaj [[Freiberg (Saksio)|Freiberg]] (rektoro Rivius). Ne tute kvar jarojn (1539–43) Fabricius restadis kune kun Wolfgang von Werthern en [[Italio]] kie ambaŭ studis en [[Padovo]] kaj [[Bolonjo]], vizitis multajn klasikajn lokojn (Ravenna, Urbino, Perugia, Assisi, Romo, Napolo, Siena, Pisa, Ferrara) kaj laboris ĉe bibliotekoj en Romo (Vaticana) kaj Florenco (Laŭrentiana).
 
Detalaj konoj pri antikveco kaj [[Germana Renesanco|renesanco]] estis la frukto de tia tiutempe por germanoj malofta vojaĝebleco. Ekde 1543 Fabricius estis edukisto en [[Beichlingen]] por la pli junaj fratoj de Werthern, kun kiuj li iris en 1544 al [[Strasburgo]], al [[Johann Sturm]]. Rekomendite Rivius li iĝis rektoro de la lernejo ''Sankt Afra'' en [[Meißen]] kie li deĵoris, unue kun malfacilaĵoj, poste per la subtenado princelektista, kvaronan jarcenton. Kun la plej gravaj scienculoj kaj pedagogoj Fabricius estis en kontakto (Melanchthon, Neander, Camerarius, Rivius, Sturm, Meuer kaj 3 ties 3 fratoj).
 
Kiel verkisto (en 1570 li eĉ kronitis ''Poeta laureatus'' fare de imperiestro [[Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 2-a]] li okupiĝis ankaŭ pri antikvaj kaj kristanaj poemoj kaj verkis mem [[poetiko]]n. Liaj eldonoj de [[Vergilio]], [[Horacio]] kaj [[Ovidio]] ne nur brilis per filologa akribeco sed ankaŭ estis vojebenigantaj por interpretistoj. Pro lia plezuro en la ekscio de temoj topografiaj kaj arkeologiaj li sukcesis priskribi siajn vojaĝojn tre ĉarme. Kiel historiografo de la kortego li ne tiom kontentigis la dungantojn kaj liaj verkoj de tiu sfero eldonitis nur postmorte. Inverse li bonis kiel lerneja organizanto: kun Rivius li kreis la bazojn por la saksa lernejregularo de 1580.