Lajos Kossuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb]] → |eta]] per AWB
stilo
Linio 1:
[[Dosiero:Kossuth daugerro.jpg|eta]]
'''KOSSUTH Lajos''' [koŝut lajoŝ] (naskiĝis la [[19-an de septembro]] [[1802]] en [[Monok]], departemento [[Zemplén]], [[Hungario]], mortis la [[20-an de marto]] [[1894]], en [[Torino]], [[Italio]]), estis politikisto, ŝtatviro, la plej grava persono de la reform-movado por la burĝa transformado kaj memregado de Hungario. Li direktis ekde oktobro de 1848 ĝis augŭsto de 1849 la hungaran ŝtatregadon kiel prezidanto de la Tutlanda Patrujdefenda Komitato kaj pli poste kiel gubernatoro-prezidento.
 
== Juna epoko ==
La familio Kossuth devenis el et-nobelaro de departemento Turóc. Lia patrino devenis el burĝa familio de [[Eperjes]]. Lia patro estis senposeda, intelekta nobelo Kossuth László [koŝut laslo], kiu vivtenis sin kiel advokato de la lokaj bienuloj. La familio estis evangelika, sed Kossuth vizitis eĉ lernejon de piaristoj en [[Sátoraljaújhely]]. Pli poste li lernis en protestantaj institutoj, en kolegio de Eperjes kaj en jurakademio de Sárospatak. Post kiam li sensukcese provis elformi advokatan praktikon, revenis al departemento Zemplén, kie li transprenis klientaron de sia patro. Li traktis inter alia la juraferojn de grafoj Andrássy.
 
Linio 9 ⟶ 8:
 
== Publika agado kaj en la prizono ==
 
Dum 1832–36, la hungara reforma, liberala opozicio unuafoje ekluktis por la burĝigo (ekz. ĉesigo de la servutuleco) kaj kontraŭ la absolutisma politiko de la habsburga imperio. Tiam Kossuth ekis manskribitan eldonaĵon Parlamentaj Sciigoj (''Országgyûlési Tudósítások'') kaj vendis ĝin kiel privatan leteron al la abonantoj (gazetoj ne rajtis sciigi pri la parlamenta laboro). Li iom traverkis la parolojn laŭ sia propra (reformisma) gusto. Tiu agado helpis vivteni sin kaj sian familion.
 
Linio 15 ⟶ 13:
 
== [[Pesti Hírlap]] ==
 
Li iĝis ekde januaro de 1841 ĉefredaktoro de la nova gazeto Pesti Hírlap (aperis dufoje en semajno), kies posedanto [[Lajos Landerer]] [lajoŝ landerer] dungis Kossuth-on laŭ sekreta permeso de la kortego. La aŭstra registaro esperis, ke ĝi per la cenzuro povas bridi la danĝeran politikiston, sed tio pruviĝis eraro.
 
Linio 23 ⟶ 20:
 
== ''Védegylet'' ==
 
La gazetposedanto Landerer maldungis Kossuthon en 1844, je premo de la aŭstra kortego (laŭ aliaj fontoj pro salajra diskuto). Ĉar oni ne permesis por li eldoni propran gazeton, la jam triinfana patro venis en malfacilan situon (li geedziĝis en 1841 kun ''Terézia Meszlényi'' (1810–63)). Oni elektis lin en oktobro de 1844 al direktoro de la novfondita '' Védegylet'' (~protekta asocio ~Protasocio). La socia organizo celis helpi disvolvi la hungaran industrion. Ĉar krom la komenca entuziasmo rapide malaperis kaj la asocio ne atingis sukceson, li abdikis pri la pozicio en aŭgusto de 1846. Post tio, li agadis pri la fervoja asocio ''Vukovár–Fiumei Vasúttársaság'', kiu celis konstrui fervojan linion al la haveno Fiume, tiel helpante liveradon, eksporton de hungaraj agrarproduktoj.
 
== Revolucio de 1848-49 ==
 
Li iĝis en novembro de 1847 reprezentanto de departemento Pest kaj agadis en la hungara parlamento (tiam en [[Bratislavo|Pozsony]] [poĵonj]). Tiam okazis nedecida stato, ĉar en la suba ĉambro havis plimulton la opozicio, en la supra ĉambro la konservativuloj. La grandan ŝanĝon kaŭzis la franca revolucio, ekita je la 22-a de februaro 1848: eksciante pri tio, Kossuth resumis en granda parolo (3-an de marto) la farendajn taskojn por la burĝa revolucio. Li postulis konstitucion por la eternaj regionoj de la Habsburga Imperio. Liaj tradukitaj vortoj helpis la eksplodon de la viena revolucio ( ekinta la 13-an de marto) kaj forigon de la malamata kanceliero [[Klemens von Metternich|Metternich]].
 
Linio 40 ⟶ 35:
Kiam la Rusa Imperio invadis Hungarion kaj la lando estis preskaŭ tute venkita, Kossuth transdonis la potencon al Görgey (11-an de aŭgusto) kaj fuĝis al Turkio.
 
== enEn la elmigrejo ==
 
Ĉar Anglio ne apogis la transdonon de Kossuth, la turka sultano rifuzis la rusajn kaj aŭstrajn petojn kaj internigis lin por unu kaj duonjaro en la anatoliai [[Kütahya]]. Dum la deviga ripozo li ellaboris planojn pri iu ĉedanuba konfederacio, en politika kaj militara kunlaboro.