Levin August von Bennigsen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Kiel oficiro de [[Braunschweig-Lüneburg]] li inter alie partoprenis la [[sepjara milito|sepjaran militon]]. En 1762 li ekssoldatiĝis, lia patro mortis kaj li herede transprenis la familian bienon ''Banteln''. Sed ĉar li havis nenian komercan lerton, ĝis la jaro 1772 li ruiniĝis kaj la heredita bieno bankrotis. Tial li volonte akceptis inviton de la rusia carino [[Katerina la 2-a (Rusio)|Katarina la 2-a]] iĝi oficiro en la rusia armeo. De 1773 ĝis 1815 li servis en tiu armeo. En 1777 li partoprenis en la militoj kontraŭ la Otomana kaj Persa Imperioj. Li karieris, en 1792 kaj 1794 batalis kontraŭ la armeo de [[Pollando-Litovio]], en 1792 de la carino ricevis grandan nobelan bienon en la gubernio Minsko kaj en 1794 la rangon de generalmajoro. Gvide li partoprenis la komploton kontraŭ la caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]] kaj ties murdiĝon, kaj la sekva caro, [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] kompense nomumis lin generala guberniestro de la ekde 1795 rusie okupita Litovio.
 
En 1806 li kun forta armea unuo atakis Prusion kaj en la batalo de [[Pułtusk]] la 26-an de decembro 1806 lia unuo rezistis kontraŭ atako de la franca armeo sub [[Napoleono]], kio evitis malvenkon de la imperia rusia armeo. En la batalo de [[Preußisch Eylau]] februare 1807 li atingis batalfinon sen venkinto, kvankam multaj el liaj soldatoj mortis en tiu batalo. Sekvan batalon apud [[Pravdinsk|Friedland]] tamen lia unuo decide malvenkis, kio rezultis en la pacotraktato de [[Tilsit]].
 
Bennigsen eksiĝis el la armeo kaj dum kvin jaroj vivis sur sia bieno proksime de [[Vilno]]. Tamen en 1812 la supera komandanto [[Miĥail Kutuzov]] revenigis lin kaj nomumis lin ĉefo de la rusia generalaro. En septembro 1812 li partoprenis la [[batalo de Borodino|batalon de Borodino]] kaj en oktobro 1812 la <!--[[batalo de Tarutino|-->batalon de Tarutino. Pro malkonsentoj kun la supera komandanto [[Miĥail Kutuzov]] li plurmonate feriis, sed jam komence de la jaro 1813 la caro Aleksandro la 1-a revenigis ilin en pli alta armea pozicio. Lia armeo en julio konkeris la [[duklando Varsovio|napoleonan duklandon Varsovio]]. Sekve li rapide movigis sian armeon al Saksio, kie li alvenis la 17-an de oktobro kaj decide kontribuis al la venko de la kontraŭnapoleona alianco en la [[batalo de Leipzig]]. Ankoraŭ en Leipzig la caro Aleksandro la 1-a persone levis lin al rusia nobeleco. Post la fino de la [[napoleonaj militoj]] li transprenis la komandon de la cara armeo en [[Besarabio]], kiu defendis la limon inter la Rusia kaj Otomana Imperioj. Post kvar jaroj li pensiiĝis en 1818, kun la filo Aleksandro retiriĝis al la familia bieno Banteln, kaj tie mortis en 1826 en aĝo de 81 jaroj.