Jevgenij Jevtuŝenko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
Li laboris dum ia tempo en la geologia ekspedicio de sia patro en [[Kazaĥio]] kaj revenis al Moskvo por tie fariĝi poeto. En [[1949]] la revuo ''Sovetskij sport'' (Soveta sporto) presis lian unuan poemon. Ekde tiam li fariĝis „gazetpoeto“; ankaŭ la devigaj linioj pri [[Stalino]] troviĝis regule en liaj verkoj. Lia en [[1952]] aperinta unua poemvolumo ''Skolto de estonto'' estis laŭdata de la kritiko, sed ne estis sukcesa ĉe la publiko. Jevtuŝenko estis pro siaj publikigaĵoj akceptita en la verkistan union, eĉ sen lerneja ekzameno, kaj en la moskvan [[Literatura Instituto Maksim Gorkij|Literaturan Instituton Maksim Gorkij]], kie li uzis la studotempon por poluri sian stilon kaj pripensi siajn temojn.
 
Post diversaj publikigadoj en la 1950-aj jaroj venis la sukceso ĉe la publiko en [[1961]] per la du poemoj ''[[Babij Jar]]'' (Бабий Яр)<ref>Vidu Esperantan version [http://mas-eo.org/article201.html ĉe mas-eo.org]</ref> (kun kiu [[Dmitrij Ŝostakoviĉ]] verkis 13-a simfonion) kaj ''Ĉu rusoj militemas?'' (Хотят ли русские войны?), kiu estis ankaŭ muzike komponita kaj iĝis fama kanto - ekzistas ankaŭ bona Esperanto-traduko farita de [[Konstantin Gusev]]: "Ĉu celas rusoj al milit'?". Samtempe Jevtuŝenko estis elmetita al kritikoj de la establita [[soveta kulturo]]. Malgraŭ kelkaj subpremaĵoj — dum kelka tempo li vivis en [[Peĉoro]] en norda [[Rusio]] — li estis tamen tre produktiva kaj ankaŭ internacie konsiderata; liaj verkoj aperis en 72 lingvoj. Etikedoj kiel „poetribelo“, „kultfiguro de la 1960-aj jaroj“ kaj „politika idolo“ aŭ ankaŭ „politike nefidinda“ provis karakterizi lin.
 
Jam en fruaj jaroj Jevtuŝenko dediĉis sin ankaŭ al [[prozo]]. Lia unua rakonto ''La kvara Meŝĉanskaja-strato'' (Четвертая Мещанская)<ref>La 4-a Meŝĉanskaja — strato en Moskvo; de „мещанин“ ([[etburĝo]], mezklasa urbano).</ref>) aperis en [[1959]] en la revuo ''Junost'' (Juneco). Lia unua romano ''Berriĉaj lokoj'' (Ягодные места) aperis komence de la 1980-aj jaroj.