Mao Zedong: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
== Frua vivo ==
=== Junaĝo kaj Ŝjinhaj ([[Xinhai]] (辛亥)) Revolucio: 1893–1911 ===
Mao naskiĝis en la [[26-a de decembro]] [[1893]] en vilaĝo Ŝaoŝan, [[Hunana Provinco]], [[Ĉinio]]. Lia patro, Mao Jiĉang, estis malriĉa kamparano kiu fariĝis unu el la plej riĉaj farmistoj en Ŝaoŝan. Zedong priskribis sian patron kiel severan disciplinulon, kiu batis lin kaj liajn tri gefratojn, la knabojn Zemin kaj Zetan, kaj adoptitan knabinon, Zejian.<ref>{{harvnb|Schram|1966|pp=19–20}}; {{harvnb|Terrill|1980|pp=4–5, 15}}; {{harvnb|Feigon|2002|pp=13–14}}; {{harvnb|Pantsov|Levine|2012|pp=13–17}}.</ref> La edzino de Jiĉang, nome [[Ŭen Kimei]], estis devota [[Budhismo|budhano]] kiu provis moderigi la striktan sintenon de ŝia edzo.<ref name="Schram1966 p20 Terrill 1980 11">{{harvnb|Schram|1966|p=20}}; {{harvnb|Terrill|1980|p=11}}; {{harvnb|Pantsov|Levine|2012|pp=14, 17}}.</ref> Ankaŭ Zedong iĝis budhano, sed forlasis tiun kredon en siaj mez-adoleskaj jaroj.<ref name="Schram1966 p20 Terrill 1980 11"/> En aĝo de 8, Mao estis sendita al la Ŝaoŝana Bazlernejo. Lerninte la valorsistemojn de [[Konfuceismo]], li poste koncedis ke li ne ĝuis la klasikajn ĉinajn tekstojn anoncante konfucean moralon, kaj anstataŭe preferis popularajn romanojn kiel la ''[[Tri Regnoj]]'' kaj ''[[Ĉe akvorando]]''.<ref>{{harvnb|Schram|1966|pp=20–21}}; {{harvnb|Terrill|1980|p=8}}; {{harvnb|Pantsov|Levine|2012|pp=15, 20}}</ref> En aĝo de 13, Mao finis bazinstruadon, kaj lia patro edzigis lin al la 17-jaraĝa [[Luo Jigu]], unuigante iliajn [[Terposedanto|terposedantajn familiojn]]. Mao rifuzis rekoni ŝin kiel sia edzino, iĝante furioza kritikisto de fiksita geedziĝo kaj provizore moviĝante foren. Luo estis loke malhonorita kaj mortis en 1910.