Gilbert Ledon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
stilo
Linio 1:
'''Gilbert René LEDON''' (naskiĝis en [[1931]] en [[Francio]], mortis la [[3-an de marto]] [[2003]] en [[Brazilo]]) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.<ref>[http://users.telenet.be/ikef/lm80.pdf ''La Merkato''] de aprilo 2003.</ref>
[[Dosiero:Sennaciece tra nia mondo.jpg|thumb|250px|Kovrilpaĝo de Sennaciece tra nia mondo, 1989.]]
 
==Vivo==
Li naskiĝis en [[1931]] en [[Francio]], en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la [[Tri koboldoj]] kaj ekaktivis en la [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]]-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino [[Symilde Schenk Ledon]], kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al [[Brazilo]] kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'' kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton ''[[Liberecana Ligilo]]'', eldonita de la liberecana frakcio de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]].
 
Li publikigis proprakoste la revuon ''[[Brazila Esperantisto|Brazilan Esperantiston]]'' dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon ''Sennaciece tra nia mondo'' en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: "Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia." <ref>{{Monatoref|numero=1992/06|paĝo=25|titolo=La libro kiun kelkaj rifuzas vendi|ligilo=|aŭtoro=Robert Robertson}}</ref>
 
Li mortis la [[3-an de marto]] [[2003]] kun sia edzino okaze de trafikakcidento en Brazilo.
 
==Verkoj==