Hungara Antologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Hungara Antologio 1.jpg|thumb|240px|Kovrilpaĝo de Hungara antologio, 1933]]
'''''Hungara Antologio''''' estas [[Esperanto|esperantlingva]] [[antologio]] de [[Hungario|hungaraj]] [[poemo]]j kaj [[novelo]]j de 50 verkistoj. Ĝin redaktis [[Kalocsay]], kiu ankaŭ tradukis grandegan parton. Kunlaboris [[Baghy]], [[BodoKároly Bodó|Bodó]], [[Halka]], [[Szilágyi]] kaj [[Lajos Tárkony|Totsche]]. Ĝi aperis en [[1933]] kun 473 paĝoj kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47 verkistoj. Simila verko eĉ en kelkaj grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Laŭ la revuo ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'' (1933, p.167), "ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno."
 
En 1983 aperis samtitola volumo, redaktita de [[Vilmos Benczik]].
 
''[[Hungara antologio 1983|Hungara Antologio]]'' eldonita en [[1983]] enhavas nur parton de la volumo el 1933, sed ĝi enhavas multajn verkojn kiujn la volumo el 1933 ne enhavas. Komunaj aŭtoroj estas 28, la sumo de la aŭtoroj en la volumo el 1983 estas 73.
 
==Vidu ankaŭ==