Hungaria familio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
Linio 7:
 
==Ecoj kaj devenoj==
Plejparto el la Hungariaj asteroidoj estas [[Asteroido#Klasado laŭ konsisto|E-tipaj asteroidoj]], tie estas similaj al la [[enstatito|enstatithavaj]] [[aĥondrito]]j kaj de granda [[albedo]], pli ol 0,3. Malgraŭ iliaj helecoj, oni ne povas vidi ilin eĉ per [[binoklo]]j pro iliaj malgrandecoj : 434 Hungario, plej granda ano, havas ĉirkaŭ 19 km de diametro. Ili tamen estas videblaj per malgrandaj teleskopoj de [[amatora astronomio|amatoraj astronomoj]].
 
La deveno de la Hungaria familio estas ŝuldata al la [[orbita resonanco]] 4:1 kun [[Jupitero (planedo)|Jupitero]], kiu kreas la [[malpleno de Kirkwood|malplenon de Kirkwood]] ĉe 2,06 AU. Interne de ĉi-tiu malpleno, la asteroidoj estas forte perturbataj pro la [[gravito|gravita]] kampo de [[Marso (planedo)|Marso]], kiu, dum la vivdaŭro de la [[sunsistemo]], forpelis ĉiujn korpojn krom tiuj kiuj estas sufiĉe malproksimaj de la orbita ebeno de Marso por ke la gravita influo de tiu planedo estu pli malgranda.